Je biologio, heterotrofo, aŭ alinutreco, estas la vivmaniero de tiuj organismoj, kiuj uzas la energiotransformon de aliaj organismoj.
Tiaj organismoj nomiĝas heterotrofuloj aŭ alinutruloj. La vorto "heterotrofa" venas el la greka lingvo kaj signifas laŭvorte: sin nutranta el aliaj (eteros - fremda, aliulo; trophe - nutrado).
Ĉiuj animaloj kaj fungoj estas heterotrofuloj; tiuj uzas, por sia korpokonstruo, la materialojn konstruitajn far aliaj organismoj. La foruzo de la nutraĵo (digestado) okazas ĉe animaloj enkorpe, ĉe fungoj ekstere.
La plimulto de plantoj estas aŭtotrofuloj, kiuj uzas por kombini organikajn molekulojn nur la sunlumon, karbonan dioksidon, akvon, kaj neorganikajn mineralojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Heterotrofo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.