Henri de Saint-Simon , en Esperanto Henriko de San-Simono (fakte Claude-Henri de Rouvroy, grafo de Saint-Simon; naskiĝis 17-a de oktobro 1760 Parizo; mortis 19-a de majo 1825 Parizo) estis aristokrato, oficiro ĉe la usona liberiga milito kaj ĵurnalisto; fondinto de la unua socialista skolo (vidu Sansimonismo).
Henri de Saint-Simon | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Claude-Henri de Rouvroy de Saint-Simon | ||
Naskiĝo | 17-an de oktobro 1760 en Parizo | |
Morto | 19-an de majo 1825 (64-jaraĝa) en Parizo | |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Familio | ||
Dinastio | House Rouvroy de Saint-Simon vd | |
Gefratoj | André Louis de Saint-Simon • Marie Louise St. Simon-Montléart vd | |
Edz(in)o | Sophie Bawr vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo • ekonomikisto • ĵurnalisto • historiisto • verkisto • sociologo • konstruinĝeniero • inĝeniero • urbanizisto • politikisto vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Saint-Simon batalis sub gvido de George Washington en Norda Ameriko, partoprenis en 1790–98 en Francio kun grafo Redern spekuladojn, sed mortis malriĉe.
Lia persona sekretario estis ekde 1817 Auguste Comte.
Saint-Simon fondis fruan utopian socialismon kun kristanaj influoj. Li havis la ideon pri industria socio kun nova moro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Henri de Saint-Simon, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.