Grafo KÁROLYI Gyula (n.
7-an de majo 1871, Nyírbakta, Hungario – m. 23-an de aprilo 1947, Budapeŝto) estis hungara bienegulo, konservativa politikisto, ĉefministro (24-an de aŭgusto 1931 – 1-an de oktobro 1932), direktora membro de la Hungara Scienca Akademio (1915–45). Lia patro estis Tibor Károlyi.
Gyula Károlyi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-an de majo 1871 en Baktalórántháza, Distrikto Nyírbátor, Aŭstrio-Hungario | ||||
Morto | 23-an de aprilo 1947 (75-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd vd | ||||
Partio | Liberal Party vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Tibor Károlyi vd | ||||
Patrino | Emma Susanne Katharine Julia Gräfin von Degenfeld-Schonburg vd | ||||
Edz(in)o | Countess Ermelinda Karolyi vd | ||||
Infanoj | Countess Margaret Karolyi • Gabriella Gräfin Károlyi de Nagykároly • Countess Emma Karolyi vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto • politikisto • diplomato vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li studis en Budapeŝto, Bonn kaj Berlin, estis inter 1906 kaj 1910 ĉefprefekto de fortikaĵa departemento Arad (nun en Rumanio). Li fondis kontraŭrevolucian registaron kontraŭ la Hungara Sovetrespubliko (5-an de majo 1919) en Arad, poste iĝis prezidanto de la unua kontraŭregistaro en Szeged (30-an de majo–12-an de julio). Li estis ekde 1927 membro de la supra ĉambro de la hungara parlamento, inter 1928 kaj 1930 krongardisto, en 1930–31 eksterafera ministro de la Bethlen-registaro, ĉefministro en 1931–32. Li provis kontraŭbatali la ĝeneralan ekonomian krizon per ŝata interveno. Li deklaris statarion en septembro de 1931 kontraŭ la malkontenteco kaj organizadoj de la laboristaro.
En julio de 1932, oni ekzekutis laŭ decido de la stataria juĝistaro du gvidantojn de la kontraŭleĝa komunista partio Imre Sallai kaj Sándor Fürst.
Károlyi apartenis dum la dua mondmilito al interna konsilista rondo de Miklós Horthy.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gyula Károlyi, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.