Gregorio la 16-a, naskita la 16-an de septembro 1765 en Belluno kun la nomo Bartolommeo Alberto Cappellari, estis papo de la 5-a de februaro 1831 ĝis la 1-a de junio 1846, kiam li mortis en Romo.
Li estis romualdano.
Gregorio la 16-a | ||
---|---|---|
254-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Bartolomeo Alberto Mauro Cappellari | |
Pontifiko | de 2-a de februaro 1831 | |
ĝis 1-a de junio 1846 | ||
Antaŭulo | Pio la 8-a | |
Sekvanto | Pio la 9-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 18-a de septembro 1765 en Belluno, Italio | |
Morto | 1-a de junio 1846 en Romo, Italio | |
Tombo | Baziliko de Sankta Petro en Romo [#] | |
Lingvoj | latina lingvo • itala lingvo [#] | |
Subskribo | ||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
La konklavo por lia elekto daŭris sufiĉe longe; laŭ iuj 54 aŭ 64 tagojn; ĝi finiĝis la 2-an de februaro 1831. Antaŭ sia elekto Gregorio estis ne episkopo, sed monaĥeja abato (eklezie samranga al episkopo, sed ne al kardinalo). Li estis la lasta ne-episkopo, kiu estis elektita kiel papo.
Cappellari aliĝis al la monakejo romualdana de Murano kaj iĝis ties abato. Li gajnis bonajn sciojn pri orientaj lingvoj. Lia verko »Trionfo della Santa Sede«, kiu tradukitis en multajn lingvojn, kaŭzis lian ordenestrigon. Papo Leono la 12-a nomumis lin en 1826 kardinalo kaj igis lin ĉefon de la Papa Kongregacio por la evangelizado de la popoloj.
Post la finfaro de la konkordato kun Nederlando (ankoraŭ dum la regado de Leono la 12-a) la papo Pio la 8-a nomumis Cappellari la ĉefintertraktanto kun la prusoj. Temis pri reguligo de geedzecoj inter katolikoj kaj protestantoj.
Kvankam Cappellari persone estis modesta kaj bonhumora li enkondukis, post la papiĝo, tre malmodernajn tendencojn en la Papan Ŝtaton favorante la jezuitojn. Ribeloj baldaŭ finigitis kun helpo de aŭstraj trupoj. La de aliaj eŭropaj registaroj rekomendita plimodernigo de la Papa Ŝtato ne okazis. En 1832 sekvis nova ribelo; pro denova aŭstra helpo trupoj el Franclando sekve okupis Ancona. La sekvajn jarojn alternis rebeletoj, amnestietoj, plirigidigoj. Ĉirkaŭ 2000 politikaj arestitoj salajritis je la fino de la regado de Gregorio la 16-a.
Gregorio ankaŭ havis multkostajn elspezojn ekz. por akvokondukilo ĉe Tivoli, por la finkonstruo de la Paŭlo-kirko. Inverse li meritis pri la ordigo de la artkolektoj papaj kaj la malfermigo de la Vatikana biblioteko por esploristoj. Ultramontanismo kreskis dum lia regado.
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 8. Leipzig 1907, p. 269, kio legeblas tie ĉi interrete.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gregorio la 16-a, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.