Grasacidoj estas saturitaj aŭ nesaturitaj multkarbonaj karbonacidoj, formitaj baze de triglicerido.
Liberforme ili troviĝas nur en malgranda kvanto en la vivuloj, sed kiel esteroj kaj amidoj aperas en kelkaj grupoj de lipidoj (fosfolipidoj, sfingolipidoj, neŭraj grasoj). Preskaŭ ĉiu naturdevena grasacido estas necikla, ne disbranĉiĝanta, monokarbonacido kun para karbonnombro.
Saturitaj grasacidoj havas nur unuopaj ligojn inter siaj karbon-atomoj. Nesaturitaj grasacidoj havas almenaŭ unu duoblan ligon inter du najbaraj karbon-atomoj; laŭ sia resuma formulo ili do enhavas malpli da hidrogenaj atomoj, ne estas "saturitaj" per hidrogeno.
La ĉi-supre uzata signifo de "saturi" ne troviĝas en NPIV (2002) sub "saturi", sed ja la ekzemplo "saturita acido".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Grasacido, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.