Frakseno (Fraxinus el oleacoj) estas holarktisa genro de arboj.
En la antikva Grekio tiu arbo estis simbolo de firmeco kaj solideco; de ĝia ligno oni faris la stangon de la lancoj kaj ankaŭ alnomis la propran lancon. Ankaŭ el la ligno la kampuloj faris laborilojn.
Frakseno | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Fraxinus excelsior | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Frakseno estas genro de pluraj specioj de falfoliaj arboj en la familio oleacoj. Ili devenas de la suda Eŭropo kaj la duoninsulo Malgranda Azio. La folioj kreskas kontraŭ-stare, ili estas kunmetitaj el 9-15 folietoj. La floroj estas unu- aŭ ambaŭseksaj, ili koncentras en grapolojn. Ĉi arboj ŝatas malsekajn ĉe-riverajn lokojn — marĉojn (krom Fraxinus ornus). La specio Fraxinus ornus kreskas en kalkŝtonaj, sud-deklivaj lokoj. Ili kreskas 30 m. Krom Fraxinus ornus ili toleras la ombron. La ŝelo estas iomete malebena kaj griza aŭ verdgriza.
Laŭ la skandinava tradicio frakseno estas simbolo de la senmorteco kaj de la interrilato inter la tri kosmaj sferoj. En la ĝermana mitologio la frakseno Yggdrasil estas la arbo de la mondo. En la antikveco tiu arbo havis grandan magian povon, krom ankaŭ funkcii kiel efika antidoto kontraŭ la venenoj (se oni miksu ĝin kun vino).
En la Helena mitologio frakseno alnomis la nimfojn Meliadoj naskiĝintajn de la unua generacio de la dioj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Frakseno, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.