La Fenestra Sistemo X (X aŭ X11 aŭ X Window System en la angla) estas sistemo por fenestrokreo kiu administras la interagon homo-maŝinan per ekrano, muso kaj klavaro ĉe kelkaj komputiloj rete.
Malprave, ĝi estas nomata X Window; ĝia nomo estas X kaj ĝi estas sistemo por fenestrokreo. Tiu mallongigo estas maltaŭga ĉar angle ĝi havas nenian sencon. Ĝi provizas fenestrojn por bitmatricaj ekranoj. La servilo X estas uzata de Mac OS X (kiu senŝanĝe uzas Quartz). Eblas la instalado de servilo X en plejparto de la operaciumoj, interalie Vindozo. Kutime oni diras pri iu programaro, ke ĝi funkcias en X, kiam ĝi estas pripensita por la medio X.
X.org | |
---|---|
X en Mandrake-Linukso 10.2 | |
Aŭtoro | X.Org Foundation |
Lasta stabila versio | 7.7 (2012-06-06) |
Operaciumo | Uniksaj sistemoj (i. a. BSD, Linukso, Mac OS X), VMS |
Lingvo(j) | C |
Programtipo | Grafika uzantinterfaco |
Permesilo | MIT-permesilo |
Retejo | x.org |
Fenestra Sistemo X | ||
---|---|---|
libera kaj malfermitkoda programaro • ekranservilo • komputa platformo • fenestrosistemo vd | ||
Dum | 1982 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | W Window System | |
TTT | Oficiala retejo | |
Ĝi estas malferma normo de grafika interago kun la uzanto por Uniksoj (Linukso, BSD, ktp.).
La sistemo X estis disvolvita en la MIT por provizi grafikan uzulinterfacon al la Uniksaj sistemoj. Ĉi tiu protokolo permesas komuniki per reto inter uzanto kaj unu aŭ pluraj komputiloj, do la reto estas nevidebla por tiu. Ĝenerale, kiam oni parolas pri 'Fenestrosistemo X', oni celas la 11-an version, kiu estas la nuna.
X montras la grafikan informon, kaj ĝi estas sendependa de la operaciumo. La sistemo uzas la paradigmon kliento-servilo. La kliento estas la programo, kiu volas montri ion per ekrano, dum la servilo estas la programo, kiu montras la interfacon kaj legas la datumojn de la muso kaj la klavaro. Ĉi tie, la programoj povas funkcii en malproksima komputilo (kliento) dum oni povas ĝin vidi loke, do oni havas travideblecon per reto.
Ekzistas multaj serviloj por malsamaj operaciumoj, inter ili:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Fenestra Sistemo X, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.