La evangelio laŭ Tomaso estas evangelio kiu ne aperas en la Biblio sed eble datiĝas de la 2-a jarcento.
Ĝi asertas esti de Sankta Tomaso, kunulo de Jesuo.
Evangelio laŭ Tomaso | |
---|---|
Apokrifoj de la Nova Testamento • literatura verko • apokrifaj evangelioj | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | kopta lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1-a jarmilo |
Ĝenro | evangelio |
En la Biblio troviĝas nur kvar evangelioj - tiuj de Mateo, Marko, Luko kaj Johano - sed multaj aliaj ekzistis. La katolika eklezio malakceptis tiujn aliajn evangeliojn kiel herezaj aŭ falsaj. Unu tia estas la evangelio de Tomaso. Partoj de la grekaj tekstoj estis eltrovitaj antaŭ cent jaroj, sed la tuta teksto en la kopta estis eltrovita en 1945 de la biblioteko de Nag-Hamado. En la biblioteko estas multaj verkoj de gnostikismo, ne-katolika speco de kristanismo kiu floris dum la 2-a kaj 3-a jarcentoj, precipe en Egiptio. Sed la evangelio de Tomaso mem ne estas gnostika sed pra-gnostika.
La evangelio ŝajne estis verkita en Sirio en la greka en la 1-a aŭ 2-a jarcento. La kopta teksto estas traduko. Citaĵoj el la evangelio aperas en la verkoj de la katolika pensisto Klemento de Aleksandrio (mortis ĉ. 215), kies verkoj ŝajnas enteni supraĵajn spurojn de gnostikismo. Klemento citis dirojn 1-7 kaj 26-39. En la 19-a jarcento, la diroj 26-30, 77, 31-33, 1-7 kaj 36-40 estis eltrovitaj sur tri paĝoj de papiruso skribita en la greka lingvo.
La evangelio nur havas unu okazon pri Tomaso: kiam Jesuo sekrete diris al li tri dirojn, kiujn li ne diris al la aliaj apostoloj, pro timo de ŝtonmortigo.
La evangelio estas kolekto de 114 diroj de Jesuo, simile al la evangelio Q. El ĝiaj diroj, 90 ankaŭ ekzistas en la bibliaj evangelioj, ekzemple, la paraboloj de la semisto, la perlo, la sinapa semeto, la tributa monero, ktp. Aliaj diroj estas novaj sed ŝajne devenas de Jesuo, ekzemple:
Aliaj diroj ŝajnas kristanaj sed ne speciale jesuaj:
Sed aliaj diroj estas misteraj, strangaj, aŭ eĉ kontraŭdiras la bibliajn evangeliojn:
Malsimile al la Jesuo de la Biblio, la tomasa Jesuo ne parolas pri la fino de la mondo sed diras ke la regno de la ĉielo jam nun estas sur la tero. La tomasa Jesuo ankaŭ parolas pri cirkumcido: en la Biblio, la silento de Jesuo pri cirkumcido kaŭzis disputon pri ĝi en la frua eklezio.
La koro de la biblia Jesuo estas lia Pasiono sur la Kruco. Ĝi ekzistas en ĉiu el la kvar bibliaj evangelioj, sed ne eĉ unu aludeto pri ĝi ekzistas en la evangelio de Tomaso. Kaj precize pro tio, la evangelio de Tomaso estis eltrovita en la kaverno de la gnostikoj, sed ne la tradiciaj evangelioj.
La tuta evangelio estis tradukita en Esperanton de Gerrit Berveling en 1981, dua eldono en 1994.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Evangelio laŭ Tomaso, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.