La apokrifoj de la Nova Testamento estas religiaj tekstoj apokrifaj, nome neakceptitaj en la kristana Biblia kanono kiuj pro enhavo aŭ fikcia atribuado referencas al la Nova Testamento.
La tri kriterioj uzataj de la antikva Kristana Eklezio por konsideri “kanona” ene de la Nova Testamento estis:
La apokrifoj de la Nova Testamento estas katalogeblaj surbaze de ilia enhavo, ĝenro kaj origina fonto laŭ jenaj kategorioj.
Surbaze de la menciitaj kriterioj kutime la apokrifaj evangelioj dividiĝas tiel:
Vidu en Apokrifaj evangelioj
La ĝenro “Agoj” aplikiĝas al tekstoj referencantaj al personoj de la Nova Testamento kiuj ne estas Jesuo (por kiuj oni uzas la terminon "evangelioj"). La Agoj de la Apostoloj, kanona teksto en la kristana Biblio, referencas precipe al la apostoloj Petro kaj Paŭlo. Ankaŭ la plejgranda parto de la apokrifaj “Agoj” referencas al apostoloj, kun la pia intenco liveri al la kristanoj raportojn pri ilia predikado kaj morto, pri kio ofte silentas la kanonaj dokumentoj.
Pro la malfrua epoko de ilia redakto kaj ilia stilo tro fabeleca, la diversaj apokrifaj Agoj ne povas esti konsideritaj historienhavaj, kvankam ne eblas apriore ekskludi elementojn de antaŭa parola tradicio.
Apokrifaj Agoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Titolo | Protagonisto | Lingvo | Dato | Enhavo | Notoj |
Agoj de Andreo | Andreo (apostolo) | greka | Dua duono de la 2-a jarcento / unua duono de la 3-a jarcento | Predikado kaj mirakloj en Akaia (Grekio), martiriĝo per krucumado en Patraso | Atribuita al Leŭkio Karino. Gnostikaj influoj. Alveninta al nia epoko kiel resumo, latina, de Gregorio el Tours |
Agoj de Andreo kaj Matiaso | Andreo kaj Matiaso, apostoloj | greka | Post la 5-a jarcento | Priskribas la alvenon de Matiaso ĉe urbon de kanibaloj el kiuj li estas mirakle savita intervene de Jesuo kaj Andreo apostolo | Tradicie konsiderita parto de la Agoj de Andreo, nune konsiderita teksto sendependa |
Ĉapitro 29a de la Agoj de la Apostoloj | Sankta Paŭlo apostolo | Angla lingvo | 1871 | Priskribas la alvenon de Paŭlo en Britujon, kie li predikas al izraela komunumo | Prezentita kiel traduko el greka manuskripto elfosita en Konstantinopolo en la 18-a jarcento pri kiu tamen ne restas spuroj |
Agoj de Barnabo | Sankta Barnabo | greka | 5-a jarcento | Priskribas predikadon kaj surŝtiparan martiriĝon ĉe insulo Kipro | - |
Agoj de Bartolomeo aŭ Martiriĝo de Bartolomeo | Bartolomeo, apostolo | greka | 4-a aŭ 5-a jarcento | Priskribas predikadon kaj martiriĝon per senkapigo de Bartolomeo en Hindio | - |
Agoj de Santipo kaj Poliseno | Santipo kaj Poliseno iberaj kristaninoj | greka | 3-a aŭ 4-a jarcento | 2 aŭtonomaj sekcioj: 1. Santipo kristaniĝas kune kun la edzo, spite de sia komenca kontraŭeco sed kun la mirakla helpo de Sankta Paŭlo; 2. Poliseno, fratino de Santipo, estas forkaptita kaj enboatigita en la direkto de Babilono; mirakle liberigita en Grekio helpe de Sankta Filipo (Apostolo) kaj, post kelke da fabelecaj peripetioj, ŝi sukcesas reveni al sia patrujo | Ekzemplo de helenisma romano |
Agoj de Filipo | Filipo, apostolo | greka | 4-a jarcento | Heterogena kolekto priskribanta la predikadon de la apostolo Filipo en Grekio, Frigio, Sirio, Partio, kaj lian perkrucuman martiriĝon kapmalsupre en Hierapolis de Frigio | Gnostikaj kaj enkratismaj influoj |
Agoj de Johano | Johano, apostolo | greka | Dua duno de la 2-a jarcento | Priskribas la alvenon, predikadon kaj miraklojn de la apostolo Johano en Efeso, post kiam li foriris el la urbo Mileto en kiu li rifuĝiĝis por eviti la persekutojn de la Jerusalema juĝistaro | Atribuita al Leŭkio Karino. docetismaj kaj gnostikismaj influoj |
Agoj de Marko | Marko, evangeliisto | araba, kopta, greka, amhara el kopta prateksto perdita | 4-a aŭ 5-a jarcento | Predikado kaj mirakloj de la apostolo en Cyrenaica kaj en Aleksandrio kaj martiriĝo de la evangeliisto lige posttrenita malantaŭ ĉaro tra la urbaj vojoj. | - |
Agoj de Mateo | Mateo, apostolo kaj evangeliisto | greka | 4-a/5-a jarcento | Predikado kaj mirakloj de la apostolo Mateo en Mira de (Likio) | - |
Agoj de Paŭlo | Paŭlo | greka | Finiĝo de 2-a jarcento | 4 diversaj sekcioj prezentiĝantaj kiel aŭtonomaj verkoj: Agoj de Paŭlo kaj Tekla; 2. Letero de la Korintanoj al Paŭlo; 3. Tria letero al la Korintanoj; 4. Martiriĝo de Paŭlo per pera ordono de Nerono | Atribuita al Leŭkio Karino. Disvastiĝinta precipe inter manikeismanoj |
Agoj de Paŭlo kaj Tekla | Sankta Paŭlo | greka | Finiĝo de la 2-a jarcento | Sankta Paŭlo en Ikonio konvertas la belan Teklan kiu estas mirakle liberigota el la risko de martitiriĝo | atribuita al Leŭkio Karino. Uzita precipe de manikeismanoj |
(Priritaj instruaĵoj)
Iuj antikvaj kristanaj tekstoj ne estis inkluzivitaj en la biblia kanono, sed fakte estis kvazaŭigitaj kanonaj ĝis la 4-a jarcento. En la katolika tradicio kutime ne estas indikataj kiel “apokrifaj”, kiaj fakte ili estas, por ke ilin oni ne tro apudigu al la aliaj apokrifaj tekstoj kiuj ne ĝuis tian konsideron ĉe la unuaj kristanaj generacioj. La uzata titolo por ili estas “apostolaj skriboj” aŭ “skriboj de la apostolaj Patroj” aŭ subapostola literaturo, nome dateblaj ĉe la tujposta apostola epoko, nome de la 2-a jarcento. Ili estas:
Ankaŭ en la Korano ĉeestas apokrifaj atestaĵoj pri la Filo de Maria
Luigi Moraldi, a cura di. Tutti gli apocrifi del Nuovo Testamento, Casale Monferrato 1994.
Mario Erbetta, Gli apocrifi del Nuovo Testamento,
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Apokrifoj de la Nova Testamento, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.