Ellie Goulding (naskonomo: Elena Jane Goulding) (naskiĝis la 30-an de decembro 1986(nun 1986-12-30) en Hereford) estas brita kantistino-kantaŭtoro.
Ŝia debuta studia albumo estis Lights en 2010.
Ellie Goulding | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bazaj informoj | |||||
Naskonomo | Elena Jane Goulding | ||||
Naskiĝo | 30-an de decembro 1986 (37-jaraĝa) en Hereford, Anglio, Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||||
Edz(in)o | Caspar Jopling | ||||
Deveno | Hereford, Herefordshire, Anglio | ||||
Ĝenroj | "Indie", elektronika, sintezila, folka pop-muziko | ||||
Profesio | kantistino, kantaŭtoro, gitaristino, pianistino, drumistino | ||||
Instrumentoj | voĉo, gitaro, piano, drumo, mandolino, tamburino | ||||
Aktivaj jaroj | 2007 – nun | ||||
Eldoninto | Neon Gold, Polydor, Cherrytree, Interscope | ||||
Retejo | http://elliegoulding.com | ||||
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Elena Jane Goulding | ||||
Lingvoj | brita angla • angla • franca | ||||
Loĝloko | Londono | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||||
Alma mater | Universitato de Kent • Lady Hawkins' School • Hereford Sixth Form College | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Caspar Jopling | ||||
Amkunulo | Caspar Jopling • Calvin Harris • Dougie Poynter • Jeremy Irvine • Skrillex • Greg James | ||||
Infano | 1 | ||||
Okupo | |||||
Okupo | kantaŭtoro • kantisto • kantoverkisto • aktoro • diskografa artisto • komponisto | ||||
Verkoj | Lights Burn Love Me Like You Do | ||||
TTT | |||||
Retejo | https://www.elliegoulding.com/ | ||||
En 2010, ŝi fariĝis la dua artisto kiu ambaŭ supreniris la jaran opinisondon (Sound of...) de BBC kaj gajnis la "Critics' Choice Award" en la "Brit Awards" la saman jaron. La unua estis Adele en 2008.
Ellie Goulding aperigis sian unuan studian albumon, Lights, en 2010. La albumo startis kiel numero unu en "UK Albums Chart". Vendiĝis pli ol 850 000 ekzempleroj en Unuiĝinta Reĝlando.
Ŝi kantis sian version de Your Song de Elton John dum la geedziĝa ceremonio de Princo Vilhelmo kaj Kate Middleton en Palaco Buckingham. La 6-an de aŭgusto 2011, Ellie Goulding kantis en muzik-festivalo Lollapalooza en ĉikago. Ellie Goulding kantis en la jara koncerto de Nobel-premio pri paco la 11-an de decembro 2011 en Oslo, Norvegio. Ŝi ankaŭ partoprenis en grup-diskuto kun Amy Lee de Evanescence kaj Janelle Monáe. La 1-an de decembro 2011, Ellie Goulding kantis en la Blanka Domo dum la lumiga ceremonio de la "Nacia Kristnaska Arbo", kune kun samuloj de Big Time Rush kaj will.i.am.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ellie Goulding, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.