Digamo: Arĥaika litero de la greka alfabeto de sonvaloro Ŭ

Digamo (majuskla Ϝ, minuskla ϝ) estas arkaika litero de la greka alfabeto, uzita unuavice kiel greka numeralo.

Digamo: Numeralo, La sono, Unikoda prezento
Greka alfabeto
Αα Alfo Νν Nuo
Ββ Beto Ξξ Ksio
Γγ Gamo Οο Omikrono
Δδ Delto Ππ Pio
Εε Epsilono Ρρ Roto
Ζζ Zeto Σσς Sigmo
Ηη Eto Ττ Taŭo
Θθ Teto Υυ Upsilono
Ιι Joto Φφ Fio
Κκ Kapo Χχ Ĥio
Λλ Lambdo Ψψ Psio
Μμ Muo Ωω Omego
Iamaj literoj1,2
Digamo: Numeralo, La sono, Unikoda prezento Digamo Digamo: Numeralo, La sono, Unikoda prezento Sano
Digamo: Numeralo, La sono, Unikoda prezento Stigmo Digamo: Numeralo, La sono, Unikoda prezento Kuoppo
Digamo: Numeralo, La sono, Unikoda prezento Heto Digamo: Numeralo, La sono, Unikoda prezento Sampio
Digamo: Numeralo, La sono, Unikoda prezento Ŝo

1Referencoj
2Eksteraj ligiloj

La litero havis la fonetikan valoron de voĉita labialo-velara proksimumaĵo /w/. Ĝi estis originale nomata kiel Ϝαῦ wau. Ĝi estis poste nomata kiel διγαμμα (digamo — duopa gamo) pro ĝia formo. Ĝi estas atestita en arkaikaj kaj dialektaj antikvaj grekaj lingvaj surskriboj, kaj estis foje uzata kiel simbolo en postaj grekaj matematikaj tekstoj.

Digamo, simile al upsilono, deriviĝas el litero Waw de la fenica alfabeto, kaj el ĝi aperis la litero F de la latina alfabeto.

Numeralo

Ĝi estas ankaŭ uzita kiel la greka numeralo 6. En antikva uzado, la numeralo havis la saman formon kiel la litero digamo. Tamen, en mezepoka kaj moderna uzado, la numeralo normale estas skribita en la grafika formo de stigmo (Ϛ, ϛ), kiu historie estas plene malsama de digamo; ĝi estas mezepoka ligaturo de sigmo kaj taŭo. Por plia konfuzo, en modernaj tempoj, la du literoj στ aŭ ΣΤ estas iam uzataj anstataŭ la stigma simbolo.

La sono

La sono estis perdita je diversaj tempoj en diversaj dialektoj, plejparte antaŭ la klasika periodo.

En jona greka, la sono verŝajne malaperis antaŭ ol homeraj epopeoj estis skribitaj (7-a jarcento a.K.), sed ĝia antaŭa ekzisto povas esti detektita en multaj okazoj laŭ ĝia pretero en poetiko. Ekzemplo estas la vorto ἄναξ (reĝo) trovita en la Iliado, kiu devus originale esti kiel Ϝάναξ. Ankaŭ οἶνος (vino) estis uzita en okazoj kie vorto komenciĝanta per konsonanto devus esti atendita.

Unikoda prezento

En Unikodo digamo havas kodojn majuskla U+03DC Ϝ, minuskla U+03DD ϝ .

En julio de 2006, digamo estis aldonia al la Unikodo norma versio 5.0 kaj havas kodon 0x1D7CA.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

Digamo NumeraloDigamo La sonoDigamo Unikoda prezentoDigamo ReferencojDigamo Eksteraj ligilojDigamoGreka alfabetoGreka numeraloLitero

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Cho Sung HoTiraspoloKolombioKruda materialo1-NoninoBaza enspezoArmena genocidoČakov (distrikto Benešov)Universala Tempo KunordigitaLipovaSándor Ajtai KováchNaturalismoRetforumoRenkontiĝo de Esperantistaj FamiliojFranca respublika kalendaroEliza OrzeszkowaCastro MarimHimalajoTeknologioEjakuloSeksfrotadoPoluoJohor BahruStatistika Fako de la Unuiĝintaj NaciojFrancioCornierDistrikto Banská BystricaHermann JürgensenŜvaoPermakulturoCifereca objekta identigiloĜenerala Datum-Protekta RegularoMara ekosistemoVikioBaratoPollandoNovialoCisjordanioAngla lingvoDamaskoPugo1-Hepteno2-NoninoRoterdamoGimnastikejoSandviĉo (seksumado)Ama orientiĝoFenil-acetaldehidoBloggerThe Times of IndiaHüntwangenZeŭsoPetr TomašovskýNikotinoŬAngla nacia teamo de futbaloHispana lingvoKoko🡆 More