Psio (majuskla Ψ, minuskla ψ) estas la 23-a litero de la greka alfabeto kaj en grekaj numeraloj ĝi havas valoron 700.
En ambaŭ klasika greka lingvo kaj novgreka lingvo, la litero indikas la kombinaĵon /ps/. En la greka, ĉi tiu konsonanto povas okazi en la silaba komenca pozicio, kiel en la greka vorto "ψάρι" [psári = fiŝo]. Tamen, en iuj lingvoj ĉi tiu kombinaĵo estas ne ebla je la komenco de silabo. En latina lingvo, grekaj vortoj komencantaj je psio estas transskribataj per ps-, sed ŝajne reale estas prononcata simple kiel s-, kun malklara p.
La litero eble devenis de la praktiko skribi la sigmon super la pion, eble farante la kombinaĵon solan literon. Psio estis ankaŭ adoptita en la frua cirila alfabeto, vidu e psio (cirila alfabeto) (Ѱ, ѱ). Ĉi tio povas estas ankaŭ pro tio ke la litero, ambaŭ en minuskla kaj majuskla formoj, similas la tridento, simbolo de Pozidono, la greka dio de akvo kaj oceano.
La litero psio estas kutime uzata en fiziko por prezento de ondfunkcio en kvantummekaniko, aparte kun la ekvacio de Schrödinger kaj angulo-krampa skribmaniero: . Ĝi estas ankaŭ uzata por prezenti la (ĝeneraligitajn) poziciajn statojn de kvantumbito en kvantuma komputilo.
Psio estas ankaŭ uzita kiel la simbolo por la plurgama funkcio, difinita kiel
kie estas la gama funkcio.
La literoj Ψ aŭ ψ povas ankaŭ esti simbolo por:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Psio (litero), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.