Ĥio aŭ Ĥi (majuskle Χ, minuskle χ; greke Χι ) estas la 22-a litero de la greka alfabeto.
Ĝia elparolo en la antikva greka lingvo tre eble estis aspiraca senvoĉa velara plozivo /kʰ/ (en la okcidenta greka alfabeto: /ks/).
En la kojnea greka lingvo kaj pli malfruaj dialektoj ĝi fariĝis frikativo kiel ankaŭ fariĝis teto (Θ) kaj fio (Φ). En la moderna greka, ĥio havas du distengendajn prononcojn: antaŭ malvastaj aŭ antaŭaj vokaloj (e, i, oj, aj, y) ĝin oni prononcas kiel sevoĉan palatalan frikativon [ç], Antaŭ vastaj aŭ malantaŭaj vokaloj (a, o, oŭ) kaj konsonantoj, ĥio estas senvoĉa uvula frikativo [χ]. Iom simila situacio ekzistas en Esperanto: komparu la plej oftaj prononcoj de litero ĥ en "ĥimero" kaj "ĥaoso".
En la greka numeralsistemo ĥio havas la valoron 600.
En la antikva tempo, iuj dialektoj grekaj uzis ĥion anstataŭ ksion (Ξ) por la sono /ks/. Tion pruntis la frua latina lingvo, kaj sekve litero X uziĝis en la latina kaj en la modernaj lingvoj, kiuj uzas la latinan alfabeton.
Ĥio ankaŭ estis inkluzivita en la cirilan alfabeton kiel litero ĥa (Х) kun la fonetika valoro /h/.
Ĥi estas la bazo por la nomo de Kiasmo aŭ Ĥiasmo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ĥio (litero), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.