Azeroj aŭ azerioj (azerbajĝane Azərbaycanlılar آذربایجانلیلار, Azərbaycan türkləri ترکهای آذربایجانی, türklər ترکها) estas etno loĝanta ĉefe en Azerbajĝano, Irano, Kartvelio, Turkio kaj Rusio.
Ili parolas en la azerbajĝana lingvo, el la tjurka lingvaro, kaj en la teritorio de eksa Sovetunio ankaŭ en la rusa, en Irano en la persa kaj en Turkio en la turka. Entute en la mondo estas ĉirkaŭ 20 - 30 milionoj da azeroj.
Azeroj Azərbaycanlılar, Azərbaycan türkləri | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
etno | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Tjurkaj popoloj | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Tjurkaj popoloj | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Suma populacio | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
35 milionoj ĝis 45 milionoj | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtatoj kun signifa populacio | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Lingvo(j) | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Azerbajĝana | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Religio | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Plejparto en ŝijaismo; malplimultoj praktikas sunaismon, kristanismon, bahaismon kaj zoroastrianismon | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Parto de serio pri la Azeria popolo |
Kulturo |
Arkitekturo • Arto • Filmo • Kuirarto Dancoj • Vestoj • Folkloro • Literaturo Kulturo • Muziko • Religio • Sporto • Teatro |
Laŭ landoj aŭ regionoj |
Irano • Kartvelio • Rusio Turkio • Armenio |
Religio |
Islamo • Kristanismo • Judismo Zoroastrianismo • Hinduismo |
Lingvo |
Azerbajĝana |
Persekutado |
Martaj Tagoj • Nigra Januaro Khojaly Masakro |
Portalo pri Azerbajĝano
|
Plejparto de azerioj estas ŝijaaj islamanoj.
En Irano, azeroj konsistigas la duan plej grandan etnon post la persoj, signife pli multnombran ol ĉiuj aliaj etnoj, kaj konsistigas senkompare la plej grandan etnan malplimulton. Kalkulante tutmonde, la plej granda nombro de etnaj azeroj en la mondo loĝas en Irano, grupo signife pli multnombra ol tiu en la najbara respubliko Azerbajĝano.
Post publikigo de mokbildoj pri azeroj en grava irana gazeto „Iran“, la azeroj de Irano komencis protesti. Manifestacioj daŭris, de la 8-a de majo 2006, tutan monaton.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Azeroj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.