La azerbajĝana lingvo (aŭ azera lingvo) estas lingvo de tjurka lingvaro, parolata en Azerbajĝano, norda Irako, Irano, orienta Kartvelio, Rusio kaj Turkio.
Ĝi estas la oficiala lingvo de Azerbajĝano.
Azerbajĝana lingvo | |
Azərbaycan dili | |
Lokiĝo de azerbajĝanaj parolantoj en Kaŭkazo | |
lingvo • makrolingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Western Oghuz • tjurka lingvaro | |
Parolata en | Azerbajĝano |
Parolantoj | 23 000 000 |
Denaskaj parolantoj | 23 milionoj |
Skribo | En Azerbajĝano: latina; en Dagestano: cirila; en Irano: araba |
Lingvistika klasifiko | |
Tjurka
| |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Azerbajĝano, Dagestano ( Rusio) |
Reguligita de | Azerbajĝana nacia akademio de la sciencoj |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | az |
ISO 639-2 | aze |
ISO 639-3 | aze |
Glottolog | mode1262 |
Angla nomo | Azerbaijani |
Franca nomo | azéri |
Parto de serio pri la Azeria popolo |
Kulturo |
Arkitekturo • Arto • Filmo • Kuirarto Dancoj • Vestoj • Folkloro • Literaturo Kulturo • Muziko • Religio • Sporto • Teatro |
Laŭ landoj aŭ regionoj |
Irano • Kartvelio • Rusio Turkio • Armenio |
Religio |
Islamo • Kristanismo • Judismo Zoroastrianismo • Hinduismo |
Lingvo |
Azerbajĝana |
Persekutado |
Martaj Tagoj • Nigra Januaro Khojaly Masakro |
Portalo pri Azerbajĝano
|
La parolantaro de la lingvo estas taksata inter 45 kaj 50 milionoj.
La azerbajĝana lingvo estas forte ligita kun la turka lingvo, kies dialekto ĝi foje estas konsiderata. Eĉ azerbajĝanaj parolantoj en Irano nomas sian lingvon torki (la turka, do); kaj por distingi ĝin disde la turka nomas la lastan "Istanbul-turka".
La azera skribo ŝanĝiĝis tri fojojn ene de 70 jaroj, kio kaŭzis ke tradukistoj ofte baraktas kun problemoj ligitaj al tio. Ĝis 1929 la lingvo estis skribita en la araba alfabeto. Poste ĝi estis skribita en la latina alfabeto. Ekde 1939 ĝi estis skribita en la rusa, cirila alfabeto. Ekde 1991 ĝi estas skribita en la latina alfabeto. Tiu estas bazita sur la alfabeto kaj skribmaniero de la turka lingvo. Ĝi enhavas kelkajn diakritajn signojn. Ekzemple Ŝ kaj ŝ estas Ş kaj ş. Ankaŭ enestas la literoj ö kaj ü, prononcataj kiel en la germana. Do Azerbajĝano ŝanĝis sian skribsistemon nun la trian fojon dum 75 jaroj.
La cirila alfabeto plu estas uzata inter popolanoj. Inter la signoj de ambaŭ alfabetoj ekzistas bona kohero (ĉiu litero de unu trovas samsignifan literon en la alia). Vidu la liston:
(Aa Аа), (Əə Әә), (Bb Бб), (Cc Ҹҹ), (Çç Чч), (Dd Дд), (Ee Ее), (Ff Фф), (Gg Ҝҝ), (Ğğ Ғғ), (Hh Һһ), (Xx Хх), (Iı Ыы), (İi Ии), (Jj Жж), (Kk Кк), (Qq Гг), (Ll Лл), (Mm Мм), (Nn Нн), (Oo Оо), (Öö Өө), (Pp Пп), (Rr Рр), (Ss Сс), (Şş Шш), (Tt Тт), (Uu Уу), (Üü Үү), (Vv Вв), (Yy Јј), (Zz Зз).
La azerbajĝana lingvo, kiel multaj aliaj tjurkaj, transskribas ĉiujn alilingvajn vortojn laŭ la reguloj de sia skribsistemo: ekzemple "Bush" iĝas "Buş" kaj "Schröder" — "Şröder".
Pri Suda azerbajĝana lingvo en Ethnologue (angle)
Pri Norda azerbajĝana lingvo en Ethnologue (angle)
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Azerbajĝana lingvo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.