Andra-Pradeŝo (telugue ఆంధ్ర ప్రదేశ్ «ŝtato de la Andra») estas federacia ŝtato en la orient-borda parto de Barato.
Ĝi estas la kvara plej granda ŝtato de Barato en areo kaj kvina plej granda laŭ loĝantaro. Norde situas la najbaraj barataj ŝtatoj Maharaŝtro, Ĉhatisgaro kaj Oriso, oriente la Bengala Golfo, sude la ŝtato Tamilnado kaj okcidente Karnatako. Andra-Pradeŝo fondiĝis la 1-an de novembro 1956.
Andra-Pradeŝo | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | ఆంధ్ర ప్రదేశ్ | ||
ŝtato de Barato | |||
Administrado | |||
Estas parto de | Barato | ||
Administra centro | Vijajaŭada | ||
Politiko | |||
Estro | Y. S. Jaganmohan Reddy (ekde 30-a de majo 2019) | ||
Demografio | |||
Oficialaj lingvoj | telugua lingvo, urdua lingvo | ||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 49 386 799 | ||
Loĝdenso | 308 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Areo | 160 205 km² (16 020 500 ha) | ||
Andra-Pradeŝo sur la mapo de Barato | |||
Geografia situo | , 80° 30′ 59″ O 16.51480.51648888888916° 30′ 50″ N, 80° 30′ 59″ O [+] | ||
| |||
Hor-zono | UTC +5:30 | ||
Kodoj | |||
ISO 3166-2 | IN-AP | ||
Eksteraj paĝoj | |||
www | |||
La kategorio en la Komunejo | Andra-Pradeŝo [+] | ||
Pliaj informoj | |||
Analfabetismo | 39% | ||
En la ŝtato kultiviĝas aparte multe da rizo, kaj tial ĝi kaj la ŝtato Okcidenta Bengalio nomiĝas «la rizbovlo de Barato». En junio 2014 la norda parto de la subŝtato apartiĝis kaj ricevis statuson de nova subŝtato de Barato, Telangano. Antaŭa ĉefurbo de Andra-Pradeŝo estis Hajderabado, kiu nun estas la ĉefurbo de Telangano. Tamen por maksimume dek jaroj, do ĝis plej malfrue 2024, la urbego ankaŭ plu konsideriĝos jura ĉefurbo de Andra-Pradeŝo. Fakta administra centro tamen jam nun estas la urbo Vijajaŭada. Aliaj gravaj urboj estas Adoni, Amaravatio, Anantapuramu, Ĉilakaluripet, Ĉittur, Eluru, Gudivada, Guntakal, Hindupur, Kadiri, Kakinada, Maĉilipatnam, Madanapalle, Nandjal, Narasaraopet, Nellore, Ongole, Proddatur, Tadepalligudem, Tadipatri, Vizianagaram.
La malnova Andra-Pradeŝo dividiĝis en tri regionojn: Marborda Andrao, Rayalaseema kaj Telangana. Du grandaj riveroj, Godavari kaj Kriŝna, fluis tra ĝi.
Ĝis junio 2014 Andra-Pradeŝo havis 23 distriktojn: Adilabad, Anantapur, Chittoor, Kadapa, Orienta Godavari, Guntur, Hajderabado, Karimnagar, Khammam, Krishna, Kurnool, Mahbubnagar, Medak, Nalgond, Sri Potti Sreeramulu Nellore, Nizamabad, Prakasam, Rangareddy, Srikakulam, Visakhapatnam, Vizianagaram, Warangal kaj Okcidenta Godavari.
La ĉefurbo Hajderabado kun sia ĝemela urbo Sekunderabado, estis la plej granda urbo en la ŝtato. Visakhapatnam estis la ĉefa havenurbo kaj sume la dua plej granda urbo de la subŝtato, Vijajaŭada la tria plej granda urbo, Tirupatio la naŭa plej granda urbo. Alia urbo estas Tenali.
La telugua estas la oficiala lingvo de la subŝtato. Ĝis junio 2014, 88 % de la loĝantoj parolis la teluguan. La telugua, kiu apartenas al la dravida lingvofamilio, estas la tria ĉefa lingvo en Barato. Aliaj gravaj lingvoj de Andra-Pradeŝo laŭ statistikoj de antaŭ junio 2014 estas: la urdua (8,63%), la hindia (3,23%) kaj la tamila (1,01%). En novembro 2008, la barata registaro deklaris la teluguan klasika kaj praa lingvo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Andra-Pradeŝo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.