Tirupati

Tirupati, telugue తిరుపతి, estas urbego en distrikto Chittoor en la subŝtato Andra-Pradeŝo.

Ĝi estas la naŭa plej granda urbo laŭ loĝantaro de Andra-Pradeŝo. Ĝi estas unu el la plej sanktaj hinduaj pilgrimejoj pro la templo Tirumala Venkateŝvara. Ĝi estas konsiderata ankaŭ kiel la spirita ĉefurbo de Andra-Pradeŝo.

Tirupati
Tirupati
Tirupati
city of India
Administrado
Poŝtkodo 517501
Demografio
Loĝantaro 287 482  (2011) [+]
Loĝdenso 9 961 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo , 79° 25′ O 13.6579.4213° 39′ N, 79° 25′ O [+]
Alto 161 m [+]
Areo 28,86 km² (2 886 ha) [+]
Horzono Barata Norma Horzono [+]
Tirupati (Andra-Pradeŝo)
Tirupati (Andra-Pradeŝo)
DEC
Tirupati
Tirupati
Situo de Tirupati
Tirupati (Barato)
Tirupati (Barato)
DEC
Tirupati
Tirupati
Situo de Tirupati
Alia projekto
Tirupati Vikimedia Komunejo Tirupati [+]
Tirupati
Tirupati
vdr
Tirupati

Etimologio

Tirupati estas urbeto sub la monto Tirumala. Tiru signifas sanktan kaj Mala signifas montaron. La dravida radiko de la vorto Tirupatio havas la signifon - “edzo de diino Lakŝmi”

Je 5-a jarcento, la supra urbo, kiu nomiĝas Tirumala, estis establita kiel la centro de viŝnuismo. La religiaj ritoj estis formaligitaj de la viŝnua sanktulo Ramanujacharya [Raamaanuĝaaĉarja] de 10-11a jarcento KE. Dum plejparto de la mezepoka periodo la templa urbo estis parto de la Imperio Viĝajanagara. La reĝoj Kriŝna Deva Raja, Aĉjuta Deva Raja, Sadaŝiva Raja, Tirumala Deva Raja faris multajn gravajn kontribuojn al ĉi tiu templo. De tempo al tempo, la templo estis konstruita de diversaj reĝoj kaj troveblas epigrafoj en la sanskrita, telegua, tamila kaj kannada lingvoj.

Tirupati

Tirupati 
silatoranam

Kun la supra urbo Tirumala, la suba Tirupatio ankaŭ evoluĝis kaj kreskis ĉirkaŭ la Templo Govindaraaĝasvaami, kiu estas fama turisma loko. La urbo havas multajn aliajn templojn. La Fortikaĵo Ĉandragiri havas arkeologian muzeon. Sri Venkateŝvara Zoologia Parko, starigita en 1987 estas la dua plej granda zoologia parko en Azio. Ĝi estas konstruita laŭ la konceptoj de la hindua mitologio kaj montras la bestojn kiuj estas menciitaj en la Ramajano, la Mahabharato kaj la Panĉatantra.

Tirupati ankaŭ havas Regionan Sciencan muzeon kaj ciferecan planetarion. Silatoranam, natura ŝtona arko kiu estas 150 milionajn jarojn malnova estas geologia mirindaĵo en la Tirumala montaro. Ĝi estas 1 km for de la Templo Venkateŝvara.

Tirupati-laddu

Tirupati 
tirupati laddu

Tirupatio estas konita pro sia mond-fama dolĉaĵo Tirupati-laddu, farita de migdaloj, akaĵuoj, sekvinberoj, kardamomo kaj sukero. Ĝi akiris Geografian Indikon, kiu donas la rajton por fari aŭ vendi ĝin, nur al la Tirumala Tirupati Devastanam.

Esperanto-movado

Dank’ al la Tirumala Tirupati Devasthanam, la organizaĵo kiu prizorgas la templojn, troviĝas multaj universitatoj kaj edukinstancoj. Pro tio, Tirupati fariĝis ankaŭ eduka centro. Tirupati estas sur la mapo de Esperanto. Aktivas tie la konata Esperantisto P. V. Ranganayakulu. La Sepa Nacia Kongreso de la Federacio Esperanto de Barato okazis en Tirupatio en 1998. La loka klubo de Esperanto nomiĝas Tirupati Esperanto Asocio, kiu fojfoje kunsidas en la junulara gastejo.

Notoj

Tags:

Tirupati EtimologioTirupati Tirupati -ladduTirupati Esperanto-movadoTirupati NotojTirupatiAndra-PradeŝoSubŝtatoTelugua lingvoUrbego

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

VoltaireFormaldehido2-HeptinoKladruby (distrikto Benešov)EŭroPeleoFelpersono1-HeptinoBilbejsDodekanoAkademio de EsperantoIslamoFundão (Portugalio)Nubo.reInterretoNulesPublika havaĵoMonokinoBuŝa seksumadoParolrekonadoĈaperono (kapvesto)Tradicia scioSirioGeometrioPaŭlo MoĵajevoUniversala Kongreso de EsperantoListen to WikipediaPublika nudecoISO 8601Ĝenerala Publika Permesilo de GNUApriloKolapogiloNord-KoreioDekoltaĵoBaza enspezoWest Ham UnitedLigo de Ĉampionoj de UEFANational Basketball AssociationPuba montoBurundo1910MojosaFinna lingvoAŭstralioKatalunioLinus TolkeRio-de-Ĵanejrio10 HigiaTibor BornaiMidzadoSpringeAleșdMoncofaEsperanto-gazetoWilhelm PieckPolvosuĉiloSântelecTurfoIndonezio🡆 More