Pilgrimado estas tradicia vojaĝo por viziti difinitajn religiajn pilgrimlokojn.
Persono, kiu pilgrimas estas nomita pilgrimanto aŭ pilgrimulo. Ekzistas pluraj formoj de pilgrimado, religiaj kaj nereligiaj. Eĉ antaŭ la grandaj religioj, kiujn ni konas hodiaŭ (la katolika, islama, hindua kaj budhisma) ekzistis jam pilgrimadoj al sanktaj ejoj.
Multaj maljunaj religioj havas sanktajn ejojn, kien pilgrimadoj estas faritaj.
Hinduoj ne estas devigitaj pilgrimi dum sia vivo, sed tamen ekzistas multaj hinduaj pilgrimejoj:
La Bahaa Pilgrimado kutime konsistas el vizitoj al la Sanktejoj en la israelaj urboj de Ĥajfo kaj Akko ( 'Akká) kaj ties ĉirkauaĵo. Nuntempe la bahaanoj ne povas viziti la aliajn lokojn, kiuj estas difinitaj al ili kiel pilgrimceloj.
Bahá'u'lláh dekretis en sia Kitáb-i-Aqdas (versoj 32/133, respondoj 25/29/32 kaj notoj 54/55/154 [1]) la "Pilgrimadon" al du lokoj :
En du apartaj epistoloj, konataj kiel Súriy-i-Ḥajj (la Surao de la Pilgrimado), li preskribis specifajn ritojn por ĉiu el tiuj pilgrimoj. La Pilgrimado estas deviga por virbahaano kaj libera por bahaanino, "se iu havas monon kaj kapablon por plenumi ĝin, kaj se neniu obstaklo baras la vojon". Bahaanoj povas libervole elekti inter la du domoj, ĉar sufiĉas pilgrimi al unu el la du por plenumi la riton.
Poste 'Abdu'l-Bahá indikis la Maŭzoleon de Bahá'u'lláh en Bahjí, kiu estas la Kiblo (Qiblih) por la bahaanoj, kiel vizitlokon. Neniu rito estas preskribita por tiu vizito.
La indikitaj pilgrimejoj aktuale ne estas alireblaj de la plimulto de la bahaanoj, ĉar ili situas respektive en Irako kaj Irano. Kiam nuntempaj bahaanoj kutime parolas pri la Pilgrimado, ili aludas al la "Naŭtaga Pilgrimado", kiu okazas al la Bahaa Mondcentro en la israelaj urboj de Ĥajfo kaj Akko. La "Naŭtaga Pilgrimado" ne anstataŭas la pilgrimon al la lokoj indikitaj en la Kitáb-i-Aqdas kiel pilgrimceloj. Kiam la cirkonstancoj tion permesos ili en la estonteco pilgrimos al la "Domo de la Báb" kaj al la "Domo de Bahá'u'lláh".
Sur la insulo Shikoku ekzistas malnova pilgrimvojo, laŭ kiu la pilgrimuloj piediiras tra la insulo por viziti 88 sanktejojn.
Kelkaj pilgrimadoj estas ankoraŭ nun farataj ĉirkaŭ la mondo: Santiago de Compostela, la Haĝo kaj la pilgrimado al Monto Kailash.
En la nuntempa epoko, la vortoj pilgrimanto kaj pilgrimado estas uzataj por nereligiaj aferoj. Ekzemple, adorantoj de Elvis Presley devus pilgimi ĝis ties domo, Graceland. Same, oni povas priskribi Venecion kaj Bjalistokon kiel pilgrimejon por amantoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pilgrimado, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.