Analiza Lingvo: Lingvo, kies vortoj tipe enhavas po nur unu morfemo; malo de sinteza lingvo

Analiza lingvo estas lingvo kiu organizas vortojn kaj gramatikon per strikta vortordo anstataŭ fleksioj (ekz.

deklinacio, konjugacio), aŭ vortfinaĵoj kiuj montras gramatikon. Ekzemploj de analizaj lingvoj inkluzivas la lingvojn ĉinan, anglan, vjetnaman, tajan, kmeran kaj laŭan.

Analiza lingvo estas lingvo, en kiu plej multaj, se ne ĉiuj, morfemoj en gramatiko agas kiel sendependaj vortoj. Analizaj lingvoj havas malmultajn aŭ neniujn deklinaciojn kaj konjugaciojn, aŭ - alivorte - malmultajn aŭ neniujn vortajn paradigmojn. Konceptoj kiel ekzemple aglutineco, deklinacio kaj fleksio do havas malmultan signifon por priskribi la strukturon de analizaj lingvoj. Ĉi tiuj lingvoj ankaŭ vaste uzas helpverbojn anstataŭ gramatikajn modojn kaj proklizojn.

En lingvoj kiel la latina aŭ Esperanto aliflanke, oni povas remeti nomojn sen ŝanĝi la signifon: la nomo Anjo fariĝas en la akuzativo Anjon. Se vi diras "Anjo vidas Ĝiorĝion" kaj "Ĝiorĝion vidas Anjo", la du frazoj signifas ekzakte la samon. Ĉi tie la funkcio de Ĝiorĝio ne estas esprimata per la vortordo sed per la akuzativo, kiu ĉi-okaze esprimas la funkcion de rekta objekto.

Aglutinaj lingvoj

Aglutinaj lingvoj ne tute estas izolaj (vidu sube), sed estas ĝenerale konsiderataj analizaj. Ĉi tiuj lingvoj havas iom da fleksio kaj konjugacio, sed por morfemo preskaŭ neniam pli ol po unu aspekto de signifo estas samtempe esprimata. Ekzemploj de aglutinaj lingvoj estas la turka, la finna, la korea kaj la japana.

Deklinacio

Substantivoj kaj artikoloj preskaŭ ne konas deklinaciojn en aglutinaj lingvoj, plej ofte nur por indiki la opozicion singularo/pluralo. La skandinaviaj lingvoj (dana, sveda, norvega ekzemple) eĉ pli puŝas al unuformeco: ĉiuj personaj formoj egalas ĉi tie, sendepende de la persono, ekzemple jag kommer, du kommer, vi kommer en la sveda. Tamen ankŭ la sveda daŭre estas aglutina kaj ne izola lingvo (vidu ĉi-sube), ĉar ĝi havas kaj genitivon kaj singularon / pluralon.

Rilataj konceptoj

La plej ekstrema tipo de analiza lingvo estas izola lingvo, ekzemple la ĉina.

La malo de analiza lingvo estas sinteza lingvo, ekzemple la latina.

Vidu ankaŭ

Tags:

Analiza Lingvo Aglutinaj lingvojAnaliza Lingvo Rilataj konceptojAnaliza Lingvo Vidu ankaŭAnaliza LingvoAngla lingvoDeklinacioFleksioGramatikoKmera lingvoKonjugacioLaŭa lingvoLingvoTaja lingvoVjetnama lingvoVortoVortordoĈina norma lingvo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

ParacetamoloViladecavallsRusioSinagogo de BarcsVidebla spektroVilniusThe GuardianMontereyMarabuto1810IstanbuloNazia GermanioEŭska nacia teamo de futbalo1795Nacia Sekureca Agentejo1730-aj jarojOpidumoMadagaskaroMiklós BaranyaiĈinioHTML5VacarissesĜenerala teorio de relativecoMeksikoVikidatumoj12-a de februaroMoskvoBudhismoTatuoKairoLaŭboIron MaidenABBAPiramidoDemandosignoPontoK.E.P.Seksa pozicioNombro de Esperanto-parolantojLa Divina CommediaEŭropa MaldekstroChartresHarry PotterHordeoLuteranismoTokioPenetro (seksumo)Sankta ĵaŭdoDrama filmoVladimira provincoLikva demokratioMelo8-a de martoPrepozicioPubviloUnuiĝintaj NaciojHeinrich BöllBlazono de KanadoGdanskoBBCUsonoReadingRetlernadoBedřich HroznýLa tri-korpa problemo (libro)MoseoSejŝelojKlement Gottwald🡆 More