Singularo aŭ ununombro estas gramatika nombro, montranta, ke oni parolas pri ununura persono, besto, objekto aŭ afero (junulo, hundo, tablo, kiso), diference de la pluralo, kiu parolas pri pli ol unu (junuloj, hundoj, tabloj, kisoj).
Tamen ekzistas ankaŭ vortoj, kiuj esprimas plurajn estaĵojn aŭ aferojn, kvankam ili havas singularan formon: junularo = junuloj kaj junulinoj, saltado = multaj saltoj ktp.
En kelkaj lingvoj eĉ ne ekzistas plurala formo, do oni uzas la singularan kun vortoj esprimantaj kvanton (multa homo).
Christian Rivière en sia eseo La pluralo [2003] markas la diferencon inter singularo kaj pluralo kiel ne tiom simpla kiom ĝi ŝajnas. Ekzemple okaze de nulopeco, partitiva formo, demando, nekonateco, parametro, formulo, proksimumeco, entjeraj nombroj, mezuro, falsaj unuoj, logaritmaj unuoj ktp, kiuj okazoj ne estas certe precize unuo. Tiele la uzo de la pluralo estas foje hazarda kaj fine arbitra. Ankaŭ la bito estas komplika nombreblaĵo kiu ne povas esti matematike singularo, do ankaŭ pluralo iel malindas. Fakte la uzo de plurala formo ĉe unuoj de la internacia sistemo, efektive malindas. Krome la pluralo povas esti indikita per leksikaj aŭ morfologiaj rimedoj anstataŭ per la simpla finaĵo de la pluralo, ekzemple ĉe multnombre, aro ktp.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Singularo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.