Akademio de Zamość (latine Academia Zamoscensis, pole Akademia Zamojska) estis supera lernejo oficiale malfermita en 1594 de kanceliero Jan Zamoyski en Zamość.
La saman jaron papo Klemento la 8-a ratifikis fondon de la Akademio per konvena buleo, aldonante blazonon de sia familio Aldobrandini al la blazono de la Akademio. Ties statuton konfirmis nome de la papo episkopo de Chełm Stanisław Gomoliński, kaj ĉefa organizanto iĝis Szymon Szymonowic.
Akademio de Zamość | ||
---|---|---|
altlernejo | ||
Informoj | ||
fondodato | 1594 | |
Situo | ||
Geografia situo | , 23° 15′ 6″ O 50.718523.251750° 43′ 7″ N, 23° 15′ 6″ O | |
lando | Pollando | |
| ||
| ||
Oficiala malfermo okazis la 15-an de marto 1595. La Akademio estis la unua privata lernejo kaj la kvara - post krakova (1364), Akademio de Lubrański en Poznań (1519) kaj Vilna Akademio (1578) – altlernejo en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Ĝi estis tute financata de la granda kanceliero estante simbolo de potenco kaj de grandaj ambicioj de la fondinto. Lekcioj estis en la latina kaj greka lingvoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Akademio de Zamość, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.