A Song of Ice and Fire (Esperante: Kanto de glacio kaj fajro) estas serio de fantastaj romanoj verkita de George R.
R. Martin">George R. R. Martin. Li komencis skribi ĝin en 1991 kaj la unua libro estis publikigita en 1996. Ĝi origine devis esti triopo, sed nun ekzistas kvin volumenoj kaj du pliaj libroj estas planitaj.
A Song of Ice and Fire | |||||
---|---|---|---|---|---|
romanserio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | George R. R. Martin | ||||
Lingvoj | |||||
Origina lingvo | Angla | ||||
Lingvo | usona angla lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1996 | ||||
Eldonejo | Bantam Books | ||||
Ĝenro | fantasto • alta fantasta fikcio | ||||
Loko de rakonto | Reĝa Surteriĝejo • Uestio • Essos • Sothoryos • Ultos | ||||
Honorigoj | NPR Top 100 Science Fiction and Fantasy Books | ||||
| |||||
La rakonto okazas en fikcia mondo, en la mezepokeca civilizo de la kontinentoj Westeros kaj Essos. Ĉiu ĉapitro estas rakontata laŭ la vidpunkto de unu rolulo. Tri ĉefaj intrigoj intermiksiĝas: nobelaj familioj militas por regi Westeros; iom post iom aperas minaco de supernaturaj estaĵoj vivantaj trans glacia murego norde de Westeros; Daenerys Targaryen, ekzilita filino de murdita reĝo, strebas reveni al Westeros kun drakoj por repreni la feran tronon. La serio spertis grandan sukceson en la tuta mondo, kaj la libroj estis tradukitaj al pli ol 20 lingvoj. Ĝi estis adaptita al pluraj medioj, inter kiuj la plej fama estas la televidserio Game of Thrones.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article A Song of Ice and Fire, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.