Aŝdod (hebree אשדוד, arabe إسدود) estas urbo en Israelo.
Dum la jaro 2008 la urbo havis 208.100 loĝantojn.
Aŝdod | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo • telo • urbego | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 220 174 (2015) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 661 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 34° 39′ O 31.79777777777834.65027777777831° 48′ N, 34° 39′ O [+] | ||||
Alto | 24 m [+] | ||||
Areo | 47,242 km² ( 472 4.2 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Ashdod [+] | |||||
Aŝdod situas sude de Tel-Avivo borde de la Mediteranea Maro. La urbo, kiu hodiaŭ estas unu el la plej grandaj de Israelo, nur refondiĝis dum la jaro 1956, unue kiel rifuĝejo. Post la decido evoluigi la urban havenon, Aŝdod ricevis la statuson de "israela evolua urbo". Celo interalie estis, per nova haveno malŝarĝi la tre etan havenon de Jafo.
Ekzistas urbaj partnerecoj kun la urba distrikto Spandau de Berlino ( Germanio) kaj la urboj Bordeaux Francio kaj Bahía Blanca Argentino.
La historia urbo Aŝdod ekestis dum la 12-a jarcento a.K. kaj situis 3 kilometrojn sude de la moderna urbo. La urbo estis fondaĵo de antikva Egiptio kaj estis unu el la kvin urboj de la filistoj, kiuj interligiĝis en la urboligo pentapolis. La asiria reganto Sargon la 2-a konkeris la urbon dum la jaro 712 antaŭ Kristo. La regantoj de Asirio loĝigis multajn deportitiojn en la urbo kaj nomumis asiran urboreganton. Eke la 7-a jarcento a.K. Aŝdod estis sendependa urboŝtato kaj ekde la 6-a jarcento a.K. kreskis la ekonomia signifo de la haveno. La urbo ekzistis ĝis la epoko de la Bizanca Imperio.
Antaŭ la fondiĝo de la moderna juda urbo Aŝdod en la teritorio troviĝis araba vilaĝo kun la nomo Isdud (arabe إسدود). Dum la milito de 1948 la egiptia armeo sukcesis avanci ĝis tiu punkto. La araba vilaĝo detruiĝis dum la milito.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Aŝdod, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.