Kiŝinevo (rumane Chișinău, , ruse Кишинёв, Kiŝinjov, ukraine Кишинів, Kiŝinijv, jide קעשענעוו) estas la ĉefurbo de Moldavio.
Kiŝinevo | |||
rumane Chișinău, ukraine Кишинів, ruse Кишинёв | |||
Urbo | |||
| |||
Oficiala nomo: Chișinău | |||
Lando | Moldavio | ||
---|---|---|---|
Historia regiono | Moldavujo | ||
Rivero | Bîc | ||
Situo | Kiŝinevo | ||
- alteco | 85 m s. m. | ||
- koordinatoj | 47° 00′ 50″ N 28° 51′ 00″ O / 47.01389 °N, 28.85000 °O | ||
Areo | 120,0 km² (12 000 ha) | ||
Loĝantaro | 592 900 (2007) | ||
Denseco | 4 940,83 loĝ./km² | ||
Fondo | 1436 | ||
Urbestro | Ion Ceban (ekde novembro 2019) | ||
Horzono | OET (UTC+2) | ||
- somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | MD-20xx | ||
Telefona antaŭkodo | +373 22 | ||
Situo enkadre de Eŭropo | |||
Situo enkadre de Moldavio | |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Chişinău | |||
Retpaĝo: www.chisinau.md | |||
La urbo etendiĝas sur areo de 161.2 km² kun ĉirkaŭ 665.500 loĝantoj (ĉ. 17% de la tuta loĝantaro de Moldavio, stato 2000). La urbo estas dividita en 5 distriktojn: Centru, Botanica, Buiucani, Rîșcani, Ciocana. En Kiŝinevo troviĝas unu universitato, 6 aliaj altlernejoj, teatro, muzeoj kaj kulturejoj.
Kiŝinevo estis fondita en 1466 en la Princlando Moldavio, sed post iom da tempo ĝi venis sub la regon de la Osmana Imperio. La urbon konkeris en 1812 Rusio.
La Pogromo de Kiŝinevo (jide קישינעווער שחיטה, Kiŝinever ŝeĥita, signifanta buĉado) aŭ ישנעווער פאגראם) estis kontraŭjuda pogromo kiuj okazis en 1903 kaj en pli malgranda kvanto en 1905 en Kiŝinevo. Dekoj de judoj estis mortigitaj en la pogromo, dekoj pliaj estis grave vunditaj, pli ol 500 estis malpeze vunditaj kaj pli ol 700 hejmoj kaj multaj entreprenoj estis prirabitaj kaj detruitaj.
Inter 1918 kaj 1940 la urbo apartenis al Rumanio. Post la dua mondmilito ĝi apartenis al Sovetunio kiel ĉefurbo de Moldavia Sovetrespubliko (1945–1991). Ekde 1991 la urbo estas la ĉefurbo de la sendependa Moldavio.
Kiŝinevo kuŝas en la centro de Moldavio, en la produktema regiono (vino- kaj fruktokultivado) ĉe la rivero Bâc.
Etna strukturo laŭ datumoj de censo de 2014 jaro:
Etno | Kvanto de homoj | % |
---|---|---|
Gagauzoj | 2713 | 0.80% |
Moldavoj | 254.015 | 74.91% |
Rusoj | 37.423 | 11.03% |
Ukrainoj | 23.334 | 6.88% |
Bulgaroj | 4279 | 1.26% |
Ciganoj | 102 | 0.03% |
Aliaj etnoj | 5138 | 1.51% |
Nekonate | 12.075 | 3.56% |
Sume | 339.079 | 100% |
Lingva strukturo laŭ datumoj de censo de 2014 jaro:
Lingvo | Kvanto de hejmparolantoj | % |
---|---|---|
Gagauza | 132 | 0.03% |
Rumana | 220.215 | 64.94% |
Rusa | 100.816 | 29.79% |
Ukraina | 860 | 0.25% |
Bulgara | 272 | 0.08% |
Cigana | 41 | 0.01% |
Aliaj lingvoj | 2259 | 0.66% |
Plurlingvuloj | 14.484 | 4.27% |
Sume | 339.079 | 100% |
Kiŝinevo posedas antaŭ ĉio nutran industrion, tiel oni povas trovi tie grandajn vinfarajn uzinojn, frukto- kaj legomindustrion, tabakindustrion, teksaĵindustrion. Sude de Kiŝinevo troviĝas la Kiŝineva Internacia Flughaveno, krom tio la urbo kuŝas ĉe la ĉefa fervojlinio Ateno / Istanbulo–Moskvo. Apud la granda ripozumareo de Muelejvalparko okazas ĉiujare ĉ. 20 foiroj sub la ŝirmo de MoldExp.
Inter la partneraj urboj estas
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kiŝinevo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.