Atirau (kazaĥe kaj ruse: Атырау, en iuj okcidenteŭropaj lingvoj transliterigata Atyrau) estas havenurbo en Kazaĥio.
Ĝi estas la ĉefurbo kaj la administra centro de la samnoma provinco Atirau. Atirau estis fondita en 1640. Komence de la jaro 2014 ĝi havis 196 494 loĝantojn. Atirau havas riverhavenon. Neoficiale ĝi estas la naftoĉefurbo de Kazaĥio.
Atirau | |||||
---|---|---|---|---|---|
la rivero Uralo en Atirau | |||||
urbo • urbego | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Kazaĥio | ||||
Provinco | Provinco Atirau | ||||
Fondita | 1640 | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 060001-060011 | ||||
Aŭtokodo | E | ||||
Telefonkodo | +7 7122 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 196 494 (2014) | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 51° 53′ O 47.11666666666751.88333333333347° 7′ N, 51° 53′ O [+] | ||||
Alto | −20 m [+] | ||||
Horzono | UTC+6 | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Atyrau [+] | |||||
La urbo situas en la nordokcidenta parto de Kazaĥio ĉe la rivero Uralo, 45 km de la norda bordo de la Kaspia Maro. Ĝiaj geografiaj koordinatoj estas 47,12 ° N kaj 51,88 ° E.
Laŭ la kutima difino de la limoj de Eŭropo, Atirau situas parte en Azio kaj parte en Eŭropo. La rivero Uralo dividas la urbon en eŭropan kaj azian distriktojn. La urbo situas proksimume egale sur eŭropa kaj azia teritorioj. Dum la flughaveno Atirau situas sur eŭropa teritorio, la du stacidomoj de la urbo estas jam sur azia teritorio.
Atirau estis fondita en 1640 de la fratoj Gurjew, rusaj komercistoj. La setlejo nomiĝis Jaick (Niĵnij Jaick) ĝis 1708. Ĝi poste estis nomita Gurjev laŭ siaj fondintoj ĝis ĝi ricevis sian nunan nomon post la sendependiĝo de Kazaĥio.
Komence de 2020, la urbo havis 290 700 loĝantojn. La distrikto Atirau, kiu inkluzivas ankaŭ aliajn, pli malgrandajn komunumojn, havis 201 924 loĝantojn la 1-an de oktobro 2005.
La urbo estas la sidejo de la Romkatolika Apostola Administranto de Atirau.
Estas 3 ĉefaj fokusoj, kiuj venenas la urbon. La unua estas naftokompanioj. La dua estas rubodeponejo por hejmaj ruboj de la urbo. La tria estas vaporiĝa lageto ambaŭflanke de la urbo.
Atirau estas la sidejo de la Universitato de Atirau kaj diversaj altlernejoj. Ekzistas pluraj muzeoj kaj la urbo ankaŭ ofertas teatron, filharmonian orkestron, du kinejojn kaj 84 bibliotekojn.
Oficiala retejo de la urbo Atirau Arkivigite je 2014-10-07 per la retarkivo Wayback Machine
Fotoj pri Atirau (rusa)
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Atirau, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.