Aĝmer (अजमेर) estas metropolo en Barato, en subŝtato Raĝastano.
Pli frue la angla loknomo estis Ajmere.
Aĝmer | |
Metropolo | |
Vido en Aĝmer | |
Lando | Barato |
---|---|
Ŝtato | Raĝastano |
Situo | Aĝmer |
- alteco | 486 m s. m. |
- koordinatoj | 26° 27′ 00″ N 74° 38′ 00″ O / 26.45000 °N, 74.63333 °O |
Loĝantaro | 549,603 (2009) |
Horzono | UTC + 5:30 |
Poŝtkodo | 305 0xx |
Telefona antaŭkodo | 145 |
Aŭtokodoj | RJ-01 |
Situo enkadre de Barato | |
Vikimedia Komunejo: Ajmer | |
Retpaĝo: www | |
Portalo pri Barato | |
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 542 321 loĝantoj sur areo de 8,48 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 63 953 loĝantoj/km².
Aĝmer etendiĝas sur malaltaj deklivoj en nord-okcidenta parto de la lando. La urbo havas artefaritan lagon Anasagar. Jaipur troviĝas 135 km-ojn.
Aĝmer aperis en la 7-a jarcento.
Ĝi estis ĉefurbo de la regno de Prithviraj Ĉaŭhan.
Inter 1193-1365 ĝi apartenis al sultanlando de Delhio. En 1818 la Brita Orienthinda Kompanio aĉetis la urbon, sekve ĉesis diversaj militoj inter la lokaj princoj.
Aĝmer troviĝas ĉe fervojkruciĝo, kie vagonaroj trafikas al Nov-Delhio, Mumbajo, Kolkato, Ĉenajo, Bengaluro, Indaur, Bhopal, Gvalior, Ĝabalpur, Puneo, Laknaŭo ktp. Flughaveno troviĝas en distanco de 135 kilometroj.
Aĝmer situas en duonarida klimato. Jare pluvas averaĝe ĉirkaŭ 579 mm. Inter junio-septembro pli ofte pluvas pro la musonoj, en la ceteraj monatoj nur apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 20-33 °C.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Aĝmer, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.