Indaur estas milionurbo, komerca urbego en la samnoma distrikto (kie ĝi estas ties sidejo), en subŝtato Madhja-Pradeŝo, en federacia ŝtato Barato.
Indaur | |||
---|---|---|---|
urbo • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4520XX | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 994 397 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 3 763 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | , 75° 51′ O 22.72055555555675.84722222222222° 43′ N, 75° 51′ O [+] | ||
Alto | 553 m [+] | ||
Areo | 530 km² (53 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Indore [+] | |||
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 994 397 loĝantoj sur areo de 530 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 763 loĝantoj/km².
Indaur situas sur altebenaĵo laŭ rivero.
Certaj dokumentoj mencias la lokon en la 18-a jarcento. Baldaŭ la loko estis posedaĵo de britoj, kiuj profitis ĝin kiel grava armea bazo.
Indaur havas parte tropikan, parte subtropikan klimatojn havanta 3 sezonojn: somero, musono kaj vintro. Someroj komenciĝas meze de marto kaj povas esti ekstreme varmaj en aprilo kaj majo. La plej alta temperaturo estis 48 °C en 1994 (averaĝe 43 °C). La musono alvenas en junio kun temperaturoj ĉirkaŭ 26 °C. Vintroj komenciĝas meze de novembro kaj estas sekaj, mildaj kaj sunaj cirkonstancoj kun temperaturo proksimume 4-15 °C. Jare pluvas po 900 mm.
La urbo havas internacian flughavenon kaj bonajn kontaktojn voje kaj fervoje. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Indaur, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.