Ĉandraŝeĥara Kambara (naskiĝis en la 2-a de januaro 1937 en Ghodageri, Karnatako, Barato) estas kanara verkisto, gajninto de la premio Gjanpith — la plej prestiĝa beletra premio de la barata registaro — por la jaro 2010.
Ĉandraŝeĥara Kambara | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 2-an de januaro 1937 (87-jaraĝa) en Gokak | ||||
Lingvoj | kanara vd | ||||
Ŝtataneco | Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd | ||||
Alma mater | Karnatak University • Dharwad vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro • poeto • tradukisto • verkisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Sirisampige vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kambara estas konata poeto, dramisto, folkloristo, film-reĝisoro en la kanara lingvo. Li ankaŭ estas la unua rektoro de Universitato Kanara (Kannada University) en Hampi, Barato. Li estas aparte konata pro la uzo de la nordaj dialektoj de la kanara lingvo en siaj dramoj kaj poemoj. La dramoj de Kambara ĉefe traktas popolajn aŭ mitologiajn temojn, interligitajn kun aktualaj aferoj.
Kambara ĝis nun verkis ĉ. 25 teatraĵojn, 11 antologiojn poeziajn, kvin romanojn, 16 esplorverkojn, kaj plurajn klerajn artikolojn pri la popolteatro, literaturo kaj la edukado. Multaj el liaj verkoj estis tradukitaj en plurajn lingvojn baratajn.
Krom beletraĵoj, Kambara ankaŭ reĝisoris kelkajn filmojn bazitajn sur siaj teatraĵoj. Li ankaŭ reĝisoris dokumentariojn, kaj komponis la muzikon por filmoj, dokumentarioj kaj televidserioj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ĉandraŝeĥara Kambara, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.