Zoltán Kelemen, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kelemen Zoltán estis hungardevena-germana mondfama operkantisto, (basbaritono).
Zoltán Kelemen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kelemen Zoltán |
Naskiĝo | la 12-an de marto 1926 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 9-an de majo 1979 en Zuriko (Svislando) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Zoltán Kelemen [1] naskiĝis la 12-an de marto 1926 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de majo 1979 en Zuriko.
Zoltán Kelemen frekventis Muzikakademion de Budapeŝto, sed Hungara revolucio de 1956 disrompis la lernadon. Li disidis kaj lernis plu en Akademio Santa Cecilia en Romo. Li debutis en 1959 en Augsburg. Post engaĝiĝo en Wuppertal en 1961 li aliĝis al Operejo de Kolonjo restante tie ĝis sia morto. En tiu longa periodo li estis gastokantisto en Royal Opera House (ekde 1975), Teatro alla Scala, granda operejo en Parizo, Festivalo de Bayreuth, Festivalo de Salcburgo, Metropola Operejo. Li estis plej ŝatata kantisto de Herbert von Karajan.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Zoltán Kelemen (1926), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.