Teatro Alla Scala

La Teatro alla Scala aŭ La Scala estas operejo en la italia urbo Milano, kiu inaŭguriĝis la 3-an de aŭgusto 1778 kaj anstataŭigis la dum 1776 forbrulitan teatrejon Teatro Regio Ducale.

La aŭstria imperiestrino Maria Teresia en la ĉefurbo de la tiutempe aŭstria regiono Lombardio malkonstruigis la preĝejon Santa Maria alla Scala de la jaro 1381, kaj taskigis la arkitekton Giuseppe Piermarini samloke konstruigi klasikisman novan operejon ene de nur 23 monatoj. Por la premiero sursceniĝis la opero L'Europa riconosciuta ("La rekonita Eŭropa") de la komponisto Antonio Salieri. La "Teatro alla Scala" nuntempe kalkuliĝas inter la plej gravaj operejoj de la mondo.

La Scala
Teatro Alla Scala
La "Teatro alla Scala" de ekstere
La "Teatro alla Scala" de ekstere
operejo • Italian theater • vidindaĵoteatrejo • konstruaĵaro
Teknikaj datoj
Tipo huffere ĉambro, kun kvar ordoj de loĝioj kaj du galerioj
Kapacito 2.013 homoj
Loko
Lando Teatro Alla Scala Italio
Adreso Via Filodrammatici 2
Urbo Milano
Geografia situo , 9° 11′ 22″ O 45.46759.189444444444445° 28′ 3″ N, 9° 11′ 22″ O
La Scala (Milano)
La Scala (Milano)
DEC
La Scala
La Scala
La Scala
Realigo
Konstruo 1776-1778
Inaŭguro 3-a de aŭgusto 1778
Projektisto Giuseppe Piermarini
Posedanto Komunumo de Milano
Oficiala retejo
Teatro Alla Scala
v • d • r
Teatro Alla Scala
interno de la operejo

La opera sezono ĉiujare komenciĝas la 7-an de decembro, la tago de la urba patrono de Milano, Sankta Ambrozio (Sant'Ambrogio).

Post la kompleta detruiĝo dum la jaro 1943 kadre de la Dua Mondmilito la operejo en rekorda tempo rekonstruiĝis. La 11-an de majo 1946 la ejo per koncerto de la diriganto Arturo Toscanini remalfermiĝis. La hasta rekonstruo kaŭzis kelkajn arkitektajn fuŝojn, kiuj ĝenis la akustikon de la operejo kaj necesigis profundan trakonstruon. Malgraŭ multaj protestoj, la kolekto de pli ol 18.000 subskriboj kaj spite al pluraj juraj procesoj, la operejo preskaŭ komplete malkonstruiĝis - nur la antaŭhalo, la publikejo kaj la fasadaj muroj restis, dum forpreniĝis la kompleta malantaŭo inkluzive de la scenejo. Inter 2001 kaj decembro 2004 la operejo estis trakonstruata, por reatingi perfektan akustikon kaj tamen gardi la originan stilon de la klasikisma fasado kaj la interna dekoro.

La operejo la 7-an de decembro 2004 remalfermiĝis per la opero L'Europa riconosciuta, kiu ankaŭ sursceniĝis dum la origina malfermo. Inter la 2000 invititaj gastoj interalie estis Sophia Loren, Giorgio Armani kaj anoj de pluraj eŭropaj nobelaj dinastioj.

Dum la sekva sezono necesis elekti posteulon de la opereja intendanto Carlo Fontana. Fine elektiĝis Stéphane Lissner, intendanto de la muzika festivalo de Aix-en-Provence. Por la malfermo de la opera sezono 2005 sursceniĝis la opero Idomeneo de Wolfgang Amadeus Mozart, por la malfermo de la sezono 2006 la opero Aida de Giuseppe Verdi, kaj dum la malfermo de 2007 la opero Tristan und Isolde de Richard Wagner.

Elektitaj kantistoj

Montserrat Caballé, Maria Callas, José Carreras, Plácido Domingo, Tito Gobbi, Mario Del Monaco, Carlotta Ordassy, Luciano Pavarotti, Giuseppe Di Stefano, Joan Sutherland, Renata Tebaldi

Tags:

1381177617783-an de aŭgustoAntonio SalieriAŭstrioEŭropaItalioKlasikismoLombardioMaria TeresiaMilanoOperejoOperoTeatrejo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Goran MovadoVikioFeroBestisma Partio kun la MedioAkvoGordon MooreInĝenierartoMonda Boksa KonsilioAlĝerioBjørnstjerne Bjørnson2003HorzonoNoaBiascaArmenioTurkioJapana nomo de eraoPlungėFranca lingvoFakultatoKomuna norma datumaroAsteroido24-a de septembroTertremoKonstruestroNazia GermanioPokeroSandviĉo (seksumado)7-a de martoLordeHenriko la 3-a (Francio)Abc-sistemo (muziktajpa)Liane de PougyEocenoWhen Harry Met Sally...Deng XiaopingEŭropa BultenoKMikaelo TompaĈefurboManĉestroItala lingvoLeszek KordylewskiKoranoSocia movado (partio)Listo de Esperanto-vortarojAtenoMirinfano3Brigitte BardotSundiata KeitaAnalogioEsperanto-simboloMajmunaGekoSeksa revolucioMaria PlainÄgidius Jais40Esperanto‑VikipedioDioVikilibrojPatro niaPreventa militoStar Trek (2009)La Chaux-de-FondsCirila alfabetoLoĝdensoThomas MannPetr Sepéši🡆 More