Bedřich SMETANA , esperantigite Bedrĵiĥ Smetana, konata eksterlande kiel Fridrich (Frederiko) SMETANA, (naskiĝis la 2-an de marto, 1824, mortis la 12-an de majo, 1884) estis ĉeĥa komponisto.
Bedřich Smetana | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de marto 1824 en Litomyšl, Reĝlando Bohemio, Aŭstra imperio |
Morto | 12-an de majo 1884 (60-jaraĝa) en Prago, Reĝlando Bohemio, Aŭstrio-Hungario |
Mortokialo | sifiliso • Pick disease • ostomedolito |
Tombo | tombejo de Vyšehrad |
Lingvoj | ĉeĥa |
Loĝloko | Bedřich Smetana Memorial Museum |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio • Aŭstrio-Hungario |
Alma mater | Akademia gimnazio Štěpánská |
Subskribo | |
Familio | |
Frat(in)o | Karel Smetana |
Edz(in)o | Bettina Smetanová • Kateřina Otylie Kolářová |
Infanoj | 6 |
Parencoj | Josef František Smetana |
Okupo | |
Okupo | komponisto • dirigento • instruisto • pedagogo • pianisto • muzikinstruisto • muzikisto |
Verkoj | The Bartered Bride Má vlast String Quartet No. 1 |
Smetana naskiĝis en Litomyšl. El liaj verkoj estas plej ofte ludataj la komika opero Vendita fianĉino kaj la simfonio Vultavo el la ciklo Mia patrujo. La opero Libuŝo estas ludata nur ĉe solenaj okazaĵoj.
El lia riĉa verkaro la plej gravaj estas operoj:
En 1874 li nerve malsaniĝis kaj surdiĝis. Smetana mortis en Prago en 1884.
Ekde la 12-a de majo (dato de lia morto) ĉiujare okazas en Prago unumonata muzika festivalo Praga printempo, inaŭgurata ĉiam per Mia patrujo.
La operon Vendita fianĉino elsendis Verda Stacio inter la militoj en traduko de J. V. Šamla kaj post la milito en majstra traduko de Tomáš Pumpr (la teksto konserviĝis).
La vivon de Bedřich Smetana priskribas la filmo El mia vivo, kie lin figuris Karel Höger.
La asteroido 2047 Smetana honoras lian nomon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Bedřich Smetana, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.