Virkoko (aŭ neologisme kokiĉo) estas la masklo de la koko, ĉefe aludante al la hejma koko, sed ankaŭ al tiu de la natura specio nome Bankiva koko, aŭ respektive de ties parencoj de la genro de la tipaj kokoj, kaj malpli ofte etende al la aliaj genroj de la sama familio de la Fazanedoj.
La virkoko estas poliginia kaj pri hejma koko estas konata lia seksa altrudo kaj posedo de la kokinaro de ĉirkaŭ deko da kokinoj. En la homa kulturo la frumatena kokalvoko markis la horon por ellitiĝo.
La aspekto de la virkoko elstaras pro montrado de rimarkindaj ruĝaj bridoj, orelbridoj kaj bridokresto. Same pro la uzado de spronoj. Tio estis kialo por ke en diversaj lokoj homoj bredas diversajn bredorasojn de luktantaj kokoj, kiuj uzatas kaj laŭleĝe kaj kontraŭleĝe por spektaklaj ludoluktoj, kie plej ofte unu el la virkokoj mortas.
Ankaŭ en homa kulturo en diversaj lokoj la virkoko estas simbolo de landoj, regionoj, ktp., kiel en Francio, Flandrio, Portugalio, Kenjo, sportaj teamoj ktp.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Virkoko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.