Poliginio aŭ pluredzineco estas la stato de viro, kiu samtempe havas plurajn edzinojn.
Ĝi do estas specifa formo de poligamio en kiu ambaŭ viro aŭ unu virino povas geedziĝi kun pluraj partneroj.
Samkiel poligamio, ankaŭ poliginio estas malpermesata en granda parto de la mondo. En pluraj socioj kie poliginio estas permesita, ĝi estas plejparte karakteriza por la supera klaso. Ordinaraj homoj vivas plejparte en monogamio.
En multegaj islamaj landoj poliginio estas permesata ĝis maksimume de kvar virinoj, sed poliandrio (antonimo de poliginio) estas malpermesata. Tamen la normo en Islamo estas monogamio. Laŭ la rito hanbalisma, oni rekomendas (mandub) edziniĝi nur unu virinon, ĉar en poligamio ekzistas risko de maljusteco inter edzinoj.
La esprimo estas analoge uzata pri la seksa kunvivado de bestoj, ekzemple la montaj goriloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Poliginio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.