Varahamihira aŭ Varahamihiro, ankaŭ Varāhamihira (ĉirkaŭ 505 – ĉirkaŭ 587), Varāha aŭ Mihira, estis Hindua astrologo, astronomo, kaj plursaĝulo kiu loĝis en Ujjain (Madja-Pradeŝo, Barato).
Li naskiĝis en la Avanti regiono, iom koresponda al nuntempa Malŭa parto de Madja-Pradeŝo, nome al Aditĝadasa. Laŭ unu el liaj propraj verkoj, li estis edukita en Kapitthaka. La hindia tradicio kredas lin unu el la "Naŭ Juveloj" (Navaratnoj de la kortego de la reganto Ĝaŝodharman Vikramaditja de Malŭa. Tamen, tiu postulo aperis por la unua fojo en multe pli posta teksto kaj la fakuloj konsideras tiun postulon dubinda ĉar nek Varahamihira nek Vikramaditja vivis en la sama jarcento nek Varahamihira vivis en la sama jarcento as some of the other names in the "nine jewels" list such as the much older Kalidasa.
Varahamihira | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
वराहमिहिर | ||
Naskonomo | वराहमिहिर | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 505 en Ujjain, Hinda subkontinento | |
Morto | 1-an de januaro 587 (81-jaraĝa) en Ujjain, Hinda subkontinento | |
Familio | ||
Gefratoj | Bhadrabahu vd | |
Infanoj | Pr̥thuyaśas vd | |
Profesio | ||
Okupo | matematikisto • astronomo • astrologo vd | |
Laborkampo | astronomio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Brihat Jataka ❦ Brihat-Samhita ❦ Pancha-siddhantika vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La plej elstara verko de Varāhamihira estas la Brihat Samhita, nome enciklopedia verko pri arkitekturo, temploj, planedaj movoj, eklipsoj, tempoprecizigo, astrologio, sezonoj, nuboformado, pluvo, agrikulturo, matematiko, gemologio, parfumoj kaj multaj aliaj temoj. Laŭ Varahamihira, en kelkaj versoj li estis simple resumante pli fruajn sciarojn de la ekzistinta literaturo pri astronomio, nome Ŝilpa Sastra kaj templarkitekturo, kvankam lia prezentado de diversaj teorioj kaj modeloj de desegno estas inter la plej fruaj tekstoj kiuj estis survivintaj. La ĉapitroj de la Brihat Samhita kaj versoj de Varahamihira estis cititaj de la persa veturisto kaj fakulo Al Biruni.
Varāhamihira estas ankaŭ konsiderata kiel verkinto de kelkaj aŭtoritataj tekstoj pri astronomio kaj astrologio. Li lernis la grekan lingvon, kaj laŭdis la greklingvajn (Ĝavanojn) en sia teksto ĉar ili estis "bone trejnitaj en sciencoj". Kelkaj fakuloj konsideras lin la plej taŭga kandidato por esti la unua kiu komprenis kaj enkondukis la zodiakajn signojn, antaŭdirajn kalkulojn por aŭspiciaj ceremonioj kaj astrologiaj komputoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Varahamihira, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.