Hinduisma templo estas simbola domo, sidejo kaj diejo.
Temas pri konstruaĵo desegnita por kunvenigi homojn kaj diojn, uzante simbolismon por esprimi la ideojn kaj kredojn de Hinduismo. La simbolismo kaj strukturo de Hinduisma templo estas enradikitaj en la Vedaj tradicioj, per deplojo de cirkloj kaj kvadratoj. Ĝi reprezentas ankaŭ ripeton kaj ekvivalenton de la makrokosmo kaj la mikrokosmo pere de astronomiaj nombroj, kaj pere de "specifaj liniigoj rilataj al la geografio de la loko kaj la supozitaj ligoj de la dio kaj la patrono". Templo havas ĉiujn elementojn de la Hinduisma mondorigardon — prezentante la bonon, la malbonon kaj la homon, same kiel la elementojn de la Hinduisma senco de la cikla tempo kaj la esenco de la vivo — simbole prezentata en darmo, kama, arta, moksa kaj karmo.
La spiritaj principoj simbole reprezentitaj en Hinduismaj temploj devenas el la antikvaj sanskritaj tekstoj de Hindio (por ekzemplo, Vedoj kaj Upaniŝadoj), kvankam ties strukturaj reguloj estas priskribitaj en variaj antikvaj sanskritaj traktaĵoj pri arkitekturo (Brhat Samhita, Vastu Sastras). La planoj, la motivoj, kaj la konstruprocezoj kongruas kun antikvaj ritoj, geometriaj simbolismoj, kaj respegulas kredojn kaj valorojn esencaj ene de variaj skoloj de Hinduismo. Hinduisma templo estas spirita destinejo por multaj Hinduistoj, same kiel estas mejloŝtonoj pri antikvaj artoj, komunumaj celebroj kaj ekonomio.
Hinduismaj temploj estas en multaj stiloj, estas en tre diverstipaj lokoj, deplojas diferencajn konstrumetodojn kaj estas adaptitaj al diverstipaj dioj kaj regionaj kredoj, kvankam preskaŭ ĉiuj el ili kunhavas kelkajn kernajn ideojn, simbolismon kaj temojn. Ili estas ĉefe en Suda Azio partikulare en Barato kaj Nepalo, Pakistano, en sudorientaziaj landoj kiaj Srilanko, Kamboĝo, Vjetnamio, kaj insuloj de Indonezio kaj Malajzio, kaj landoj kiel Kanado, Fiĝio, Francio, Gujano, Kenjo, Maŭricio, Nederlando, Sudafriko, Surinamo, Tanzanio, Trinidado kaj Tobago, Ugando, Unuiĝinta Reĝlando, Usono, kaj aliaj landoj kun grava Hindua loĝantaro. La nuntempa stato kaj ekstera aspekto de Hinduismaj temploj montras artojn, materialojn kaj desegnojn kiuj evoluis laŭlonge de du jarmiloj; Ili montras ankaŭ la efikon de konfliktoj inter Hinduismo kaj Islamo ekde la 12a jarcento. La Svaminarajan Akŝardham en Robbinsville, Nov-Ĵerzejo, Usono, inter la Metropolaj areoj de Novjorko kaj de Filadelfio, estis inaŭgurita en 2014 kiel unu el la plej grandaj Hinduismaj temploj de la mondo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hinduisma templo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.