Tantrismo, Tantro aŭ Tantra (en Sanskrito: तन्त्र, laŭvorte teksi, teksilo, sistemo) denotacias la ezoterajn tradiciojn de Hinduismo kaj Budhismo kiujn kundisvolviĝis plej verŝajne pri la mezo de la 1a jarmilo p.K.
La termino tantra, en la tradicioj de Hindio, signifas ankaŭ ajnan koncepton sisteme aplikeblan al "teksto, teorio, sistemo, metodo, instrumento, tekniko aŭ praktiko".
Starte en la fruaj jarcentoj de la komuna epoko, nove aperintaj "Tantra" centris en Viŝnu, Ŝivo aŭ Ŝaktio. En Budhismo, la tradicio de Vaĝrajano estas konata pro siaj etendaj tantraj ideoj kaj praktikoj. Tantraj Hinduismaj kaj Budhismaj tradicioj influis super aliaj Orientaj religioj kiel Ĝajnismo, la tibeta Bön, Daoismo kaj la japana tradicio de Ŝintoismo.
Kelkaj manieroj de adorado ne-veda kiel "Puja" estas konsiderataj tantraj en siaj konceptoj kaj ritoj. Ankaŭ konstruado de Hinduisma templo ĝenerale kongruas kun la ikonografio de tantro. Hinduismaj tekstoj priskribantaj tiujn temojn estas nomataj Tantroj, "Āgama" aŭ "samhita". En Budhismo, ties tantra-ĝenra literaturo influis la artaĵojn en Tibeto, historiaj grototemploj de Hindio kaj ikonaro en Sudorienta Azio. La tantro, en siaj variaj formoj, ekzistas en landoj kiel Butano, Koreio, Ĉinio, Tibeto, Barato, Indonezio, Japanio, Mongolio kaj Nepalo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tantrismo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.