Ŝivo (sanskrite शिव, Śiva) —fojfoje ankaŭ transskribata kiel Ŝivao aŭ Sivao, la bona, la afabla, kiu feliĉecon alportas— estas laŭ Hinduismo formo de Dio.
Ŝivo
| |
---|---|
virdio • hindua dio • legenda figuro | |
Patro | |
Patrino | |
Vâhana | Nandio |
Atributoj | la ĵatamukutao |
Nuptopartnero | Parvatio Durgo Kalio Satio |
Idaro | Ganeŝo Skandao |
Aliaj nomoj | Ĉandrasekaro Ganĝadaro ktp. vidu la artikolon |
Ŝivo | |
---|---|
virdio • hindua dio • legenda figuro | |
Informoj | |
Originala nomo | 𑖫𑖰𑖪 |
Sekso | vira |
Religio | Ŝivaismo |
Loĝloko | Kailash |
Edzo/Edzino | Parvatio • Sati |
Infanoj | Ganeŝo • Kartikeya • Ayyappan • Ashokasundari |
En la dia triopo Trimurtio (kun Brahmao kaj Viŝnuo), li estas la Detruanto. Kvankam li reprezentas detruon, oni rigardas lin favore (kiel Detruanto de Malbono) ĉar post detrui ebliĝas la konstruo.
Laŭ la Ŝivanoj, Ŝivo estas personiĝo el absoluteco, la detruanta kaj samtempe rekreanta deveno de la tutmondo, disdonante mortiĝon kaj renaskiĝon.
Estas origine dravida Dio, kies unuaj fontoj la arjajn invadojn antaŭas.
Estas Dio kiu laŭ la Hinduisma mitologio dancas; lia danco simbolas la energion kiu trairas la mondon kaj kaŭzas la ritmojn de tago kaj nokto, de la sezonoj, de naskiĝo kaj morto.
Li bildigatas kun tria okulo, simbolo por saĝeco, meze de lia frunto kaj kun kobro ĉirkaŭ lia kolo. Li portas tridenton (triŝulao) kaj tenas perkutileton (damaruo). Li sidas sur felo de tigro, simbolo por potenca energio. Ŝivo efektive reprezentas dormantan kreeman fonton.
El lia hararo, en kiu troviĝas kreskanta luno, simbolo por tempa ciklo, droniĝas Gango, sankta rivero laŭ hinduismanoj. Lia rajdbesto estas la taŭro Nandi.
La lingamo (ankaŭ lingam, lingo, Shiva linga, Shiv ling, en sanskrito लिङ्गं, liṅgaṃ, kun signifo "marko", "signo", aŭ "intermeto") estas cilindra reprezentaĵo de la Hindua dio Ŝivo uzita por adorado en temploj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ŝivo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.