Karmo kaj vipako (sanskrite karma-vipâka, palie kamma-vipâka): ĉiuj agoj kaj faktoj (karmo) kaj ties sekvoj (vipako) laŭ iuj religioj : Hinduismo, Ĝajnismo, Budhismo, Spiritismo.
Foje la vorto "karmo" estas erare uzita por inkluzivi kaj agojn kaj sekvojn, sed tio estas evitinda.
Karmo | |
---|---|
Tradukoj de कर्म (karma) | |
Palie | kamma |
Sanskrite | कर्म (karma) |
Japane | 業 (gō) |
Terminaro de Budhismo | |
Laŭ la budhismo, karmo estas fakte ne la ago mem, sed la intenco malantaŭ la ago; senintenca ago do ne estas karma. La ĝajnismo havas alian interpreton, kaj inkluzivas ankaŭ senintencajn agojn en la karmokoncepto.
Spiritismo nomas la karmon Leĝo de Kaŭzo kaj Efiko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Karmo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.