ISO-lingvokodo :
639-1 = | mankas |
639-3 = | tvl |
La tuvala lingvo estas orient-malajopolinezia lingvo parolata en Tuvalo. Ĝi estas pli-malpli rilata al aliaj polineziaj lingvoj, kiel la havaja la maoria, la tahitia aŭ la tongana, kaj pli rilata al la lingvoj parolataj en la plej nordaj lokoj de centra Melanezio. La tuvala havigis al si multajn trajtojn de la samoa lingvo, kiun uzis la kristanaj misiistoj fine de la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a. En la tuta mondo estas ĉirkaŭ 13.000 tuvala-parolantoj, preskaŭ ĉiuj en Tuvalo, tamen ankaŭ estas malgrandaj migrintaj komunumoj en Nov-Zelando, Fiĝioj, Nauro kaj Kiribato.
La tuvalan oni parolas de jam pli ol 2.000 jaroj. Ĝi estas oficiala, kune de la angla, nur en la oceania ŝtato Tuvalo.
La sonaro de la tuvala lingvo konsistas el kvin vokaloj (i, e, a, o, u) kaj nur 10 aŭ 11 konsonantoj (p, t, k, m, n, ng, f, v, s, h, l), depende de la dialekto. Vokaloj povas esti kaj longaj kaj mallongaj. Estas kvar eblaj artikoloj: la difina singulara artikolo te, la nedifinaj singularaj se aŭ he (depende de la dialekto), neekzistanta difina plurala artikolo kaj la nedifina plurala ne aŭ ni (depende de la dialekto). La verbo povas situiĝi komence aŭ meze de frazo kaj la ordo de subjekto, rekta objekto kaj nerekta objekto estas relative libere elektebla. La adjektivo ĝenerale aperas post la nomo, kaj la posedanto post la posedaĵo.
La tuvala disdividiĝas en du grupojn da dialektoj:
Ĉiuj parolantoj interkomprenas sin reciproke kaj la malsamaj trajtoj ĉefe temas pri fonologio, morfologio kaj vortoprovizo. La dialektoj de Funafutio kaj Vaitupu (kiuj estas tre intersimilaj) estas la efektiva ŝtatlingvo, kvankam la parolantoj de la norda dialekto ofte uzas sian proprajn trajtojn en publikaj situacioj ekstere de siaj komunumoj. La tuvaloj de la insulo Nui parolas gilbertan dialekton, kiu estas mikronezia lingvo ankaŭ tre rilata al la tuvala.
La Biblion oni tradukis en la tuvalan en la jaro 1987. Aparte, malmultaj libroj estis eldonitaj en la tuvala. Estas ŝtata ĵurnalo, nome Sikuleo o Tuvalo, kaj ankaŭ radio en la tuvala lingvo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tuvala lingvo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.