Tilapio

Tilapio estas la komuna nomo de preskaŭ cento da specioj de fiŝoj el familio cikledoj el la tilapiena cikleda tribo.

Tilapioj estas ĉefe fiŝoj el nesala akvo, kiuj loĝas ĉe neprofundaj rojoj, lagetoj, riveroj kaj lagoj, kaj malpli komune troviĝas en saleta akvo. Historie, ili estis de granda gravo por manfiŝkaptado en Afriko kaj Levantenio, kaj estas de pliiĝanta gravo en akvokulturo. Tilapioj povas iĝi problema invada specio en novaj varmakvaj habitatoj, ĉu intence ĉu akcidente enmetitaj, sed ĝenerale ne en moderklimatoj, ĉar ili ne kapablas survivi en pli malvarmaj akvoj sub ĉirkaŭ 21 °C.

Tilapia123.JPG
Pelmatolapia mariae

Historio

Specioj

Tilapio 
Niltilapioj, Oreochromis niloticus.

Noto : Certaj specioj havas plurajn nomojn.

  • Tilapia - Tilapia sp., Oreochromis sp.,, Sarotherodon sp. kaj pli specife Oreochromis mossambicus
  • Tilapia alkala - Oreochromis alcalica
  • Tilapia blua - Oreochromis aureus
  • Tilapia de Java - alianomo de Tilapia el Mozambiko
  • Tilapia de Mozambiko - Oreochromis mossambicus,
  • Tilapia de Nilo - Oreochromis niloticus,
  • Tilapia magadi - Oreochromis alcalicus
  • Tilapia nigra - alinomo de Tilapia du Mozambique
  • Tilapia ruĝa el Florido - hibrido Oreochromis hornorum x Oreochromis mossambicus
  • Tilapia kun ruĝa brusto - Tilapia rendalli

Ekonomio

Tilapiaĵo estas produktata preskaŭ ĉiam per industriaj amasbredejoj, situantaj ĉefe en Ĉinujo, Indonezio, kaj Egiptujo. Ankaŭ Usono konsumas multe da tilapiaĵo, sed malmulte bredas, ĉefe ĝi importas tilapiaĵon el Ĉinujo. Usona konsumado de tilapiaĵo iam estis malofta, sed eksplodis inter 2000 kaj 2010. Post 2014 ĝi malrapide malkreskas. Dum la pinto de la furoro la ŝtataj malliberejoj de Koloradio bredis tilapiojn en klimato tro malvarma por kutimaj metodoj uzante malliberulojn sen la normalaj laboraj rajtoj kiel laboristojn. Tilapiaĵo estas malmultekosta, sed la produktadaj kondiĉoj ofte estas kritikataj.

Ekologio

Tilapioj estas portitaj de homoj en preskaŭ ĉiun tropikan kaj subtropikan regionon de la mondo por akvokultura bredado, sporta kaptado, kaj aliaj celoj, kaj ili ofte eskapas sian malliberon. Ĉar ili estas grandaj, rapide kreskantaj kaj rapide reproduktiĝantaj fiŝoj kaj kapablas vivi en malfavoraj kondiĉoj, ili rapide establas populaciojn en novaj habitatoj. Ili ofte minacas indiĝenajn fiŝojn per konkurado kaj metas turbidon en la akvon per fosado. Ekologiaj damaĝoj pro enporto de tilapioj estas konstatitaj interalie en Aŭstralio, Filipinoj, Ĉinujo, Barato, Latinameriko, kaj Usono. La usona ŝtato Nevado malpermesas vendadon de vivaj bluaj tilapioj.

Sano

Kiel aliaj industrie bredataj bestoj, tilapioj estas ofte trafataj de epidemiaj malsanoj, interalie streptokokoj, la tilapia laga viruso, kaj la tilapia malgrandviruso. Alia ofta kaŭzo de amasmortadoj estas senoksigeniĝoj.

Bibliografio

  • Logan, Cheryl A.; Alter, S. Elizabeth; Haupt, Alison J.; Tomalty, Katharine; Palumbi, Stephen R. (2008). "An impediment to consumer choice: Overfished species are sold as Pacific red snapper". Biological Conservation 141 (6): 1591–1599. doi:10.1016/j.biocon.2008.04.007. ISSN 00063207.
  • FAO Fishery Information, Data and Statistics Service (1993). "Aquaculture production (1985-1991)". FAO Fisheries Circular (Food and Agriculture Organization of the United Nations) 815: 20–21.
  • Trewavas, Ethelwynn (1983). Tilapiine fish of the genera Sarotherodon, Oreochromis and Danakilia. London: British Museum (Natural History). ISBN 0-565-00878-1.
  • McCrary, Jeffrey K; Castro, Mark; McKaye, Kenneth R. (2005). "Mercury in Fish From Two Nicaraguan Lakes: A Recommendation for Increased Monitoring of Fish for International Commerce" (PDF). Environmental Pollution. pp. 513–518.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

Tilapio HistorioTilapio SpeciojTilapio EkonomioTilapio EkologioTilapio SanoTilapio BibliografioTilapio ReferencojTilapio Eksteraj ligilojTilapioAfrikoAkvokulturoCikledojEnmetita specioFiŝojInvada specioKomuna nomoLagetoLagoLevantenioModera klimatoNesala akvoRiveroRojoSaleta akvoSpecioTribo (biologio)

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Beverly Hills ChihuahuaArmenioListo de jardekoj25-a de novembroVentotunelo1930-aj jarojHerman HeijermansEocenoAngkor Ŭat12-a de septembroManĉestroHolocena kalendaroJaroKazinoSara (muzikgrupo)Chemin-d'AiseyGoran MovadoSankta Romia Imperio2003Internacia fonetika alfabetoDneproUnuĉeluloLeĝo de TonjoZaratuŝtrismoImperiestraj TiliojMontreux-Berna Oberlanda-FervojoAgrikulturo en Nederlando313-a de septembroOrganizo de mondheredaĵaj urbojAsteroida zonoNacia domajno de plej alta niveloKJordi WildBraziloPorto-RikoJapana nomo de eraoUniversala Kongreso de EsperantoĈevalvetkuroRozsochatecViborga golfoSaturno (planedo)When Harry Met Sally...John Millington Synge16-a de septembroSega SaturnNamibioKrapojKapitaloMarabuoSkulptistoRadostín (distrikto Havlíčkův Brod)Revolucioj de 1989Franca revolucio de 1789LotoPlungėD5ĈefpaĝoJMuhammad AliBestisma Partio kun la MedioUInternacia sistemo de unuojWi-FiAzerbajĝanoKoaloQAKB48🡆 More