Invadaj specioj, aŭ Invadaj Ekzotaĵoj, estas termino kaj kategoria esprimo uzata por flaŭro kaj faŭno, kaj por iuj procezoj de refarado kaj konservado en indiĝenaj habitatoj, kun kelkaj difinoj.
Pro ambigueco de tiu difino, la esprimo invada specio estas ofte pridisputata kiel nepreciza termino en la kampo de la ekologio. Tiu ĉi artikolo koncernas la du unuajn difinojn; por la tria, vidu artikolon enmetitaj specioj.
La invadaj specioj estas animaloj, plantoj aŭ aliaj vivestaĵoj transportitaj kaj enmetitaj fare de homo en lokoj for de ties areo de natura distribuado kaj kiuj sukcesis setliĝi kaj disvastiĝi en la nova regiono, kie ili iĝas malprofitaj. Ke invada specio iĝas malprofita, signifas ke ĝi kaŭzas gravajn ŝanĝojn en la konsisto, la strukturo aŭ la procezoj de la naturaj aŭ duonnaturaj ekosistemoj, endanĝerigante la biologian diversecon indiĝenan (en diverseco de specioj, diverseco ene de la populacioj aŭ diverseco de ekosistemoj).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Invadaj specioj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.