Fiŝbredado: Bredado de fiŝoj

Fiŝbredado estas fako de akvokulturo, kiu temas pri bredado de fiŝoj.

Tia bredado okazas en ujoj parte aŭ tute fermitaj (basenoj plastaj aŭ betonaj, retegoj aŭ kaĝegoj ktp.) aŭ en nesala akvo, aŭ rekte en la maro laŭspecie.

Fiŝbredado: Specioj, Buĉado, Vidu ankaŭ
Fiŝbredujoj ĉe la Ferooj, Norda Maro.

Fiŝkaptado estas komparebla al ĉasado de teraj bestoj kaj fiŝbredado al bredado de teraj bestoj. La fiŝoj restas en la bredejo dum la tuta vivciklo: kutime oni obtenas la fiŝovojn de la patrino en fiŝidejo kaj tenas la idojn tie dum tempo, kaj poste movas ilin al alia loko, kie oni provizas fabrikitan nutraĵon al ili kaj buĉas ilin, kiam ili atingas la deziratan grandecon.

Specioj

Fiŝbredado: Specioj, Buĉado, Vidu ankaŭ 
Kontrolo de fiŝovoj.

Multaj fiŝspecioj estas tiel bredataj:

Fiŝbredado: Specioj, Buĉado, Vidu ankaŭ 
Elpremado de la ovoj de ĉielarka trutino

Buĉado

Diversaj metodoj por buĉi breditajn fiŝojn estas praktikataj, el kiuj multaj rezultigas longan suferon antaŭ la morto.

  • Elakvigo kaj sufokigo en aero. La procezo povas daŭri pli ol 15 minutojn antaŭ morto, kvankam la fiŝo ĝenerale perdas la konscion pli frue.
  • Mergado de freŝakvaj fiŝoj en salan akvon.
  • Malvarmigado. Oni metas fiŝojn en preskaŭ glaciigitan akvon aŭ elakvigas ilin kaj metas ilin sur glacio. La fiŝoj perdas movkapablon kaj poste mortas pro manko de oksigeno. Tamen la fiŝoj restas konsciaj dum periodo, kiu povas daŭri longe, precipe ĉe specioj adaptiĝintaj al malvarma akvo, kaj la koncentro de kortizolo en la sango, korrapido, kaj konduto de la fiŝoj indikas, ke ili spertas maltrankvilegon. Ĉi tiu metodo estas ofte uzata en Brazilo.
  • Venenado per CO2. Oni metas la fiŝojn en akvon saturitan per karbona dioksido la akvon per karbona dioksido por pliacidigi la sangon kaj tiel damaĝi la cerbon. La fiŝoj maltrankviliĝas dum ili veneniĝas, naĝante vigle kaj provante eskapi la ujon. La fiŝoj perdas movkapablon post 2-4 minutoj, sed restas konsciaj ĝis oni aplikas kroman procedon aŭ mortigas ilin. Ĉi tiu metodo estas multe uzata, ekzemple en pluraj Eŭropaj landoj, plejparte por salmoj kaj trutoj.
  • Dumkonscia sensangigo. Oni elakvigas la fiŝojn, tenas ilin senmovaj, kaj tranĉas ilin por kaŭzi sangadon. La vunditaj fiŝoj baraktadas dum averaĝe kvar minutoj, kaj iuj siluroj ankoraŭ reagas al malplezuraj stimuloj post pli ol 15 minutoj..
  • Mekanika senkonsciigo. Foje oni senkonsciigas fiŝojn forte frapante iliajn kapojn. Foje oni ankaŭ subite penetras la cerbon per pikilo aŭ pafas al la cerbo de grandaj fiŝoj. Tiuj metodoj, se sukcese praktikataj, kaŭzas tujan morton; tamen, se la buĉisto maltrafas la cerbon, kio facile okazas pro la baraktado de la maltrankvila besto, ili povas havi neniun efikon aŭ estigi suferigan, ne tuj mortigan vundon.
  • Elektra senkonsciigo. Meti elektran fluon de la ĝusta forto dum sufiĉa tempo tra la cerbo povas rapide senkonsciigi fiŝon. Tio povas okazi post elakvigi la fiŝon aŭ enakve. Enakva elektrokuto estas malpli suferiga por la fiŝoj sed estas malfavorata de bredistoj pro tio, ke ĝi bezonas pli fortan fluon kaj povas esti danĝere por la buĉistoj. Oni ne scias ĉu buĉistoj fakte uzas la optimumajn parametrojn por efika senkonsciigo, kaj se ili praktikas la metodon malĝuste, fiŝoj povas rekonsciiĝi tro rapide kaj esti konsciaj, kiam ili ricevas la sensangigan tranĉon..

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

Fiŝbredado SpeciojFiŝbredado BuĉadoFiŝbredado Vidu ankaŭFiŝbredado ReferencojFiŝbredado Eksteraj ligilojFiŝbredadoAkvokulturoBredadoFiŝoKaĝoMaroNesala akvoRetoSpecio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

SirioUrinadoEkspresionismoMassongexPentrartoÉdouard-Henri AvrilEkvilibra triuma sistemoLaborista beneficoKomunika satelitoKrea KomunaĵoEkonomikoJoe WilderManuel Halvelik-iĉ-16-a de apriloKarlo la 4-a (Hispanio)Junio de 2011ĈinioVikioCajvanaEtila bikarbonatoBulgara ekspresa lokomotivo 1D11200Heidi GoesPálné VeresUkrainioniĝerkonga lingvaroBrita imperioItalo ChiussiGrecia Salentina12-a de apriloKroatioJudeo (romia provinco)GamelanoAkveduktoMartin Luther KingLondonoKonvencio de UNO pri la rajtoj al maroKastelo GreziljonoKuntekstoListen to WikipediaTrisulfano2038Fabrizio VenturiKarrantza HaranaJusta uzoŜimŝono kaj Dalila (Rubens)PugoOrfeosilvioFrasinMonda Federacio de Demokratia JunularoCDATAAn Chathair GhealAmri WandelArkimedoSandviĉo (seksumado)Albert LadenburgBromoacetonoAmoroAustria Netto KatalogMediaVikio2017Karolo LineoPolivinil-kloridoGermana lingvoSan Clodio (stacidomo)Zimbabvo🡆 More