The Sims estas serio da komputilludoj kiu simulas socian aktivecon.
Interalie, la ludanto krei kaj manipuli virtualajn rolfigurojn, konstrui domon por ili, aĉeti la meblaron kaj dezajni ĝardenon. Diversaj versioj de The Sims ĝuis grandan komercan sukceson kaj, ĝenerale, pozitive taksataj de la kritiko.
The Sims | |
---|---|
Disvolvo | Maxis |
Eldoninto | Electronic Arts |
Ĝenro | vivo-simula ludo |
La ludo ne havas strikte difinitan celon.
Oni devas gvidi diversajn aspektojn de la vivo de la roluloj "simoj" kiel ekzemple, trovi koramik(in)on, karieron, gajni monon, ktp. La "simoj" havas sep bazajn bezonojn: manĝado, socia interago, amuzo, bona ekstera etoso, dormemo, komforto kaj uzo de la necesejo. Por kontentigi tiujn necesojn oni interagas kun diversaj objektoj kaj aliaj "simoj". Ekzemple, televidilo plibonigas la staton de amuzo kaj lito tiun de dormemo. Kelkaj versiojn aldonas vivcelojn aŭ defiojn kies atingo donas pli da feliĉo da la rolulo. La roluloj povas agi memstare se ili ne ricevas ordonojn de la ludanto.
En la ludo ekzistas virtuala valuto, la "simelodeon". Oni povas gajni ĝin ĉefe per laborado kaj ĝi ebligas aĉetadon, konstruadon kaj konsumadon. Ĝenerale ju pli kosta estas varo, des pli ĝi efikas kaj kontentigas la rolulojn. La plenkreskuloj povas disvolvigi profesian karieron en diversaj kampoj kaj ricevi ĉiutagan salajron. La infanoj devas iri al lernejo.
La "simoj" povas morti pro diversaj kialoj, kiel interalie elektroŝoko, sufokiĝo, malsato, malsano aŭ maljuno (dependanta de la versio) ankaŭ ili povas naski aŭ adopti idojn.
Oni lanĉis ĝis nun 4 gravajn ĉefajn versiojn por hejmaj komputiloj. Por tiuj, oni kreas plurajn amplektigojn por ĉiu ludo, vendataj aperte, instaleblaj sur la originala ludo, kiuj vastigas la eblojn. Krom tiuj, aperis aliaj versioj por diversaj platformoj (ludkonzoloj, tabelkomputiloj, ktp) kaj celoj (reta ludado)
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article The Sims, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.