Tabulkomputilo aŭ platkomputilo , estas plata, tabulforma portebla komputilo kun tuŝekrano, kiu estas laŭ sia grando kaj funkciamplekso inter poŝkomputilo kaj tekokomputilo.
Ĝi estas pli granda ol saĝtelefono. Oni kutime uzas surekranan virtualan klavaron anstataŭ materian klavaron por enigi datenojn en ĝin.
En la jaro 2000 Microsoft surmerkatigis komputilon nomatan tabula personkomputilo (angle tablet personal computer), kiu tamen ne estis granda sukceso. La unua tabulkomputilo en la nuna senco de la vorto estas la iPad de Apple, surmerkatigita en Aprilo 2010.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tabulkomputilo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.