Chromebook estas tekokomputilo kiu uzas Linux-bazitan Chrome OS kiel operaciumon.
modelo de komputilo • Chrome OS device | |
---|---|
Proprietulo | |
Enkonduka jaro | 2011 |
Produktoj | Persona komputilo (tekokomputilo) |
Retejo | https://www.google.com/chromebook/ |
Ĝi uzas interreton. Plej multaj aplikaĵoj kaj datumoj estas en la "nubo". Chromebook estas ekzemplo de malpeza kliento. Ĝi estas malpeza komputilo kiu uzas foran aliron al servilo. Ĝi multe dependas de alia komputilo (ĝia servilo) por fari sian komputadon.
En marto 2018, Acer kaj Google anoncis la kreadon de la unua Chromebook-tabulkomputilo: Chromebook Tab 10. Ĉi tiu aparato devis konkurenci kun la merkato por rabatitaj Apple iPad-tabulkomputiloj en la eduka merkato. La ekrano de Tab 10 (9.7 coloj, bilddetaligeblo 2048 x 1536) estis identa al tiu de iPad. La aparato inkluzivis stileton. Neniu el la aparatoj inkluzivis klavaron.
En marto 2020, pro la COVID-19-pandemio, multaj lernejoj uzis Chromebook-ojn por fari lernejon interrete, kaj metis sur ĝi aplikaĵojn kiel Google Meet kaj Zoom. 30 milionoj da Chromebook-oj estis aĉetitaj de lernejoj nur en 2020 pro tio. Iuj lernejoj uzis iPad-ojn, sed ili kostas tro da mono por iuj lernejoj.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chromebook en la baza angla Vikipedio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Chromebook, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.