Superfluideco aŭ superflueco estas la karaktera propreco de fluido kun nula viskozeco, kiu tiel fluas sen ajna perdo de kineta energio.
Kirlokaze, superfluaĵo formas vorticojn, kiuj plue rotacias senfine. Superflueco okazas en du izotopoj de heliumo (heliumo-3 kaj heliumo-4), kiam ili estas likvigitaj per malvarmigo al kriogenaj temperaturoj (sub -150 ° C aŭ 123 K). Ĝi estas ankaŭ propreco de variaj aliaj raraj materistatoj, kiuj teorie ekzistas en astrofiziko, partikla fiziko kaj teorioj de kvantuma gravito. La teorio de superflueco estis disvolvita de la sovetaj teoriaj fizikistoj Lev Landau kaj Isaak Ĥalatnikov.
Superflueco estas ofte koincida kun la kondensigo Bose–Einstein, sed la du fenomenoj ne estas rekte rilataj unu al la alia; neķ ĉiuj kondensigoj Bose–Einstein povas esti konsiderataj kiel superfluaĵoj, kaj ne ĉiuj superfluaĵoj estas kondensigoj Bose–Einstein.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Superfluideco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.