Superkonduktiveco estas treege granda konduktiveco (tuta malapero de la elektra rezistanco) de certaj substancoj proksime de la nulpunkto de la absoluta temperaturskalo, sub iu difinita temperatura grado.
Alt-temperaturaj superkonduktiloj:Kial iuj materialoj montras superkonduktivecon je temperaturoj pli altaj ol 50 K? |
Tiu grado plej ofte estas sub −253 °C (20 K). Superkonduktiveca materialo forigas eĉ fortan magnetan kampon sub la limvaloro.
La superkonduktivecon (de hidrargo) malkovris la nederlanda fizikisto Heike Kamerlingh Onnes en 1911. Similajn proprecojn havas pluaj 25 kemiaj elementoj kaj miloj da kemiaj kombinaĵoj. Unu el ili estas YBaCuO (YBCO). Aliaj materaloj havas - ĉe temperaturo tre proksima al la absoluta nulo - normalan konduktivecon.
La superkonduktivaj materialoj (nomitaj superkonduktantoj) estas perfektaj diamagnetoj: ili povas malhelpi penetron de ekstera magneta kampo en internon de la materialo: la t.n. molaj superkonduktiloj (tipo I) tute ĝis sojla limvaloro de la ekstera magneta kampo, dum la t.n. malmolaj superkonduktiloj (tipo II) forpelas el si la eksteran magnetan kampon ĝis unua sojla limvaloro, kaj parte forbaras la eksteran magnetan kampon inter la unua kaj dua sojla limvaloro. La malmolaj superkonduktiloj ofte tenas la superkonduktivecon eĉ en forta magneta kampo, pro siaj altaj duaj limvaloroj.
En 1986–87 evidentiĝis, ke kelkaj malmolaj superkonduktiloj tenadas la superkonduktivecon eĉ ĉe temperaturo 98 K, oni malkovris superkonduktivajn kombinaĵojn ĉe 134 kaj 127 K. Ĉe tiu "alta* temperaturo la superkonduktilo entenas kuprajn kaj oksigenajn atomojn ordigitajn en ĉenoj aŭ ebenoj de la kristalkrado. Iliaj proprecoj estas anizotropaj, tio estas: ili dependas de la direkto de la kurento kaj la magneta kampo rilate la atomajn ebenojn kaj ĉenojn.
Tiuj alt-temperaturaj superkonduktiloj estas ceramikaĵoj, kies proprecojn influas la oksigen-enteno. Ĉar la ceramik-oksidoj estas teneblaj en superkonduktiva stato per pli malmultekoste produktebla likva nitrogeno ol per likva heliumo, tial ili estas tre gravaj el ekonomia vidpunkto. Ilia malavantaĝo estas la rigideco, kelkfoje nestabileco, surfaca malpuriĝo.
Estas pluraj kriterioj, laŭ kiuj superkonduktantoj estas klasifikitaj. La plej komunaj klasoj estas:
Iu superkonduktanto povas esti Tipo I, signifante ke ĝi havas ununuran kritan kampon, super kiu ĉiu superkonduktivo estas perdita kaj sub kiu la magneta kampo estas tute forpelita de la superkonduktanto; aŭ Tipo II, signifante ke ĝi havas du kritajn kampojn, inter kiuj ĝi permesas partan penetron de la magneta kampo tra izolitaj punktoj.
Ĝi estas konvencia se ĝi povas esti klarigita per la BCS-teorio (teorio laŭ John Bardeen, Leon Cooper kaj John Robert Schrieffer) aŭ ĝiaj derivaĵoj, se ne nekonvencia, alie.
Iu superkonduktanto estas komune konsiderata « alta temperaturo », se ĝi atingas superkonduktivan staton super temeraturo je 30 K (−243.15 °C). Tamen pri materialoj la termino « alta temperaturo » estas uzita, se ili atingas superkonduktvi stato, kiam malvarmigitaj per likva nitrogeno, t.e. je Tk > 77 K.
Iuj superkonduktantoj konsiderataj « malalta temperaturo » rilatas al materialoj kun krita temperaturo sub 30 K, kiam plej ofte malvarmigitaj per likva heliumo (Tk > 4.2 K).
La klasoj de superkonduktivaj materialoj inkludas kemiajn elementojn (ekz. hidrargo aŭ plombo), alojojn (kiel niobio–titanio, germaniumo–niobio, kaj niobia nitrido), ceramikaĵoj (ekz. ĉe altaj temperaturoj oksidoj YBCO) aŭ organikaj superkonduktantoj (fulerenoj kaj karbonaj nanotuboj).
Oni uzas superkonduktivajn materialojn en kuracistaj bildomontraj aparatoj (MRB), magnetaj energirezervejoj, generatoroj, transformatoroj, iuj partiklaj akceliloj (LHC), nuklea fuzio (ITER, Tokamak) ktp.
(angle) Tabelo de superkonduktantoj sub normala premo (bluaj), kaj nur sub altaj premoj (verdaj)
(angle) Superkonduktiveco de Hyperphysics
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Superkonduktiveco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.