Generilo aŭ generatoro aŭ pli precize elektra generatoro estas aparato aŭ maŝino, kiu produktas konstantan aŭ alternan elektran kurenton de alta aŭ malalta frekvenco aŭ tensio.
Temas esence pri ilo, kiu transformas mekanikan, luman, ĥemian aŭ (plej malofte) termikan energion en elektran.
La unuaj aparatoj por liveri konstantan elektran kurenton estis inventitaj dum la 19-a jarcento. En 1831 la brita fizikisto Michael Faraday publikigis sian verkon pri elektromagneta indukto, tio estas la principo, sur kiu baziĝas ĉiuj generiloj. En 1841 la samfakulo Franz Ernst Neumann inventis la unuan dinamon, tio estas, maŝino kiu per rotacia indukto aliformigas energion mekanikan en elektran, sub formo de konstanta kurento.
Pro la malfacileco transporti elektran kurenton trans longaj distancoj, oni sekve inventis la alternatoron kaj la transformatoron.
Oni unue provizis energion al tiuj ĉi antikvaj generiloj per vapormaŝinoj, kaj poste per motoroj, akvoturbinoj kaj ventoturbinoj.
Nuntempe, ankaŭ populariĝas sunpaneloj, tio estas, iloj kiuj kapablas ekspluati sunenergion.
En la analizo de elektraj cirkvitoj oni ofte supozas, ke generiloj estu idealaj, tio estas, ke ili kapablu liveri ĉiun ajn tension aŭ kurenton kaj ke ilia ena rezistanco nulu, sendepende de la cetera aparataro.
En la praktiko, generatoroj havas enan rezistancon malgrandan sed ne nulan, kaj ili kapablas liveri konstantan tension kaj kurenton nur en difinitaj kondiĉoj.
Reala generatoro de tensio analizeblas kiel seria kunmeto de ideala generatoro kaj rezistilo, dum reala generatoro de kurento imageblas kiel paralela kunmeto de ideala generatoro kaj rezistilo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Generatoro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.