La Streptomicino estis la unua antibiotiko malkovrita ene de la grupo de la aminoglikozidoj; estas ankaŭ la unua kuracilo de la epoko de la kemiterapio uzita en la traktado de la tuberkulozo.
Estas antibiotiko baktericida de malgranda gamo, derivita de la aktinobakterio Streptomyces griseus. En sia agadmetodo, ĝi realigas inhibicion de la proteina sintezo je nivelo de la subunuo 30s de la ribosomo.
Ĝi estis izolita de Albert Schatz (19a de oktobro 1943) en la laboratorio de Waksman kaj sub lia superrigardo, por la Universitato Rutgers, Nov-Ĵerzejo, Usono. La "fina venko" kontraŭ tuberkulozo dankiĝas al la ekstermado de bova tuberkulozo (per amasbuĉado de infektitaj bestoj) kaj aparte al la ekuzado de la antibiotiko streptomicino fare de Selman A. Waksman en 1944 por la kuracado.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Streptomicino, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.