Slow Food (angle por malrapida manĝaĵo, kiel malo de fast-food aŭ rapida manĝaĵo), estas pri-manĝaĵa movado fondita 1989 en Italio; ĝi nun disvastiĝis en 45 landoj.
Slow Food | ||
---|---|---|
organizaĵo • fetiĉa frazo • socia movado | ||
Komenco | 1986 vd | |
Lando(j) | Italio vd | |
Sidejo | Bra | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | neprofitcela organizaĵo | |
Filozofie ĝi rigardas sin kiel gastronomian fakon de la ekologiisma movado. Aliaj rigardas ĝin kiel la kuirartan fakon de alimondismo.
Ĝiaj celoj estas:
De la 20-a ĝis la 22-a de oktobro 2004 la adeptoj de slow food aranĝis en Torino grandan internacian kunvenon kun la nomo "Terra Madre".
La malrapida nutro movado inspiris diversajn malrapidajn movadojn, i.a. en 2011 la naskiĝanta movado Malrapida Scienco.
La intencoj de la "Slow Food"-movado estas ĝenerale subtenindaj, sed kelkfoje ili troigas. Ekzemple la postulo de manlaboro aŭ apliko de "tradiciaj" metodoj kaj laboriloj. Temas pri la mito de la "bona" familia entrepreno, ĉu en la agrikulturo, ĉu en la prilaboro de la produktoj, kaj aliflanke la fantomo de la "malbona" industrio. Tio signifas, ke "bonaj" produktoj ĉiam estas multe pli kostaj kaj oni ne rajtas apliki laborŝparemajn ilojn aŭ metodojn.
La aktuala situacio estas, ke fakte malgrandaj kaj familiaj entreprenoj pli respektas la prilaboratan materialon kaj la naturon. Ili lernis, ke tio estas truo en la merkato, per kiu oni povas ricevi pli altajn prezojn. Aliflanke ne ĉiuj produktantoj, kiuj ne konformas al la "Slow Food"-kriterioj estas fiuloj kaj ofertas malbonajn produktojn.
Sociaj faktoroj, ekzemple salajroj, la laborhoroj, feritempoj, la kvalito de la laborloko por la laboristo, la rajtoj de sindikatoj ktp. ne estas konsiderataj kiel kriterioj. Ĉi tiuj kriterioj ofte estas pli bone realigataj de grandaj entreprenoj, preferinde de kooperativoj, kie la laboristoj samtempe estas posedantoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Slow Food, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.